Vizitu Forumon

Li Keqiang prelegis en inaŭguro de Boao Forumo

(GMT+08:00) 2014-04-10 19:07:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde en Bo'ao, Hainan-provinco okazis inaŭgura ceremonio de la Jarkonferenco de Bo'ao-Forumo por Azio 2014. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la ĉefteman prelegon "kune krei la novan estontecon de Azio".

Rilate la internacian politikan situacion li Keqiang rimarkigis, ke la mondo estas profunde ŝanĝiĝanta; la internacia aranĝo vizaĝas al nova reĝustigo; la monda ekonomio alfrontas profundan rearanĝon; la evoluintaj ekonomioj tendencas al reprosperiĝo; dum la emerĝantaj ekonomioj frontas al novaj defioj; la monda ekonomio reprosperiĝas malfacile kaj malrapide, ĉar ne sufiĉas la movforto por la kresko; tial necesas longperioda peno por realigi fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskon.

Pri la disvolvado de Azio li asertis, ke Azio restas en ŝlosila periodo de la disvolvado. Ĝi estas unu el la plej viglaj regionoj en la mondo, okupas trionon de la monda ekonomio, kaj havas pli ol 4 miliardojn da loĝantoj. Ĝi havas sufiĉajn laborfortojn kaj grandan potencialon en disvolvado. Samtempe la aziaj landoj plejparte estas evoluantaj, kaj la pokapa kvanto de la malneta enlanda produkto estas malgranda, kaj estas granda diferenco de disvolviĝo inter la aziaj landoj. Pli ol 700 milionoj da aziaj loĝantoj vivas sub la internacia malriĉec-linio. Disvolvado restas la ĉefa tasko por Azio.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto