Vizitu Forumon

Li Keqiang prelegis en inaŭguro de Boao Forumo

(GMT+08:00) 2014-04-10 19:07:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Li prezentis la ideon de "tri komunumoj", nome formi komunumon de interesoj, komunumon de sorto kaj komunumon de respondeco:

La aziaj landoj kune persistu en la ĝenerala direkto de disvolvado kaj formu la komunumon de interesoj. Fronte al la ekonomia tutmondiĝo neniu lando povas pensi nur pri sia propra perfektiĝo en la ekonomia disvolvado. En la procezo de regiona ekonomia integriĝo kuŝas komunaj interesoj de ĉiuj landoj.

La aziaj landoj formu komunumon de sorto. Por realigi komunan disvolviĝon, la fundamenta elirejo estas ekonomia kunfandiĝo, kaj infrastruktura interligo kaj interlaboro estas la bazaj kondiĉoj.

La aziaj landoj kune konservu la ĝeneralan situacion de paca evoluigo kaj forĝu la azian komunumon de respondeco. La progreso de Azio dependas de paco kaj stabileco de la regiono. Paco kaj stabileco estas la baza garantio por la azia disvolviĝo.

Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio prenos plu la vojon de paca disvolvado kaj firme sekvos la eksterlandan politikon de bonnajbareco kaj amikeco. Ĉinio volas solvi disputojn per pacaj rimedoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto