Vizitu Forumon

Leif Nordenstorm

(GMT+08:00) 2012-08-24 15:49:15

Kiel oni opinias pri la romano? Jen koncerna recenzo! Arne, la ĉefido estas eta libro de iom pli ol cent paĝoj pri la dekjara knabo Arne. La rakonto okazas dum la periodo de la vikingoj. Arne estas la filo de la ĉefo Björn. Ili loĝas en malgranda vilaĝo en Svedio ĉe golfeto, kie vivas liberaj homoj kun siaj sklavoj.

Arne lernis de sia patro, ke sklavoj devas labori kaj ke li ne rajtas ludi kun la sklavidoj. Li kutimis ludi kun Trumbe, sklavido, kiu estis samaĝa kiel li. Li obeas sian patron, sed ne bone komprenas, kial li ne rajtas amuziĝi kun Trumbe. Kiam li ekscias, ke ankaŭ liberaj homoj povas estiĝi sklavoj, li komencas pripensi, kiel estas ilia vivo. Lia amiko Gunnar, unu el la liberaj infanoj, tute ne okupiĝas pri tiaj aferoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto