Vizitu Forumon

Leif Nordenstorm

(GMT+08:00) 2012-08-24 15:49:15

Ankaŭ Kristo estas io, pri kio Arne multe pensas kaj demandas. Li rimarkas, ke multaj sklavoj kaj la fremduloj faras krucsignon sur la frunto, kaj li volas scii kial. Ĉi tiuj gravaj kaj seriozaj temoj estas miksitaj kun pli streĉaj partoj – ĉasado de alkoj, alveno de fremduloj, fuĝo pro piratoj ktp – tiel ke la rakonto certe neniam enuigas dum la legado.

La libreto taŭgas por sufiĉe junaj infanoj por laŭtlegi kaj por iom pli aĝaj, kiuj jam bone memstare legas. Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo estas bone klarigitaj, tiel ke ĉiu infano facile povas sekvi, pri kio temas. Ankaŭ la resto de la rakonto estas facile sekvebla kaj bone ellaborita, kaj la tuto estas bele verkita en facila lingvo.

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto! Viaj opinioj ĉiam estas bonvenaj. Bonvole sendu ilin al la retadreso: espradio@cri.com.cn  

 


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto