Vizitu Forumon

Fablo pri la lernema kato kaj la kuraĝa muso

(GMT+08:00) 2012-09-19 15:01:56

Male, la kata kompanio estis iuspeca neformala amika rondo. Ili ofte kunvenadis, ne por kartludi, ne por bierumi kaj spekti futbalmaĉon (… tamen, kiu scias). La virkatoj – ĉar ĉefe viroj ili estis – venadis al la malnova kaj luksa domego – por agrabla babilado pri vetero, pri sukcesaj ĉasaventuroj, ĉu musojn, lacertojn kaj katinojn; sed okazis foje ankaŭ amikema kaj malpli amikema interbatalo por montri sian lertecon kaj forton. Ili ofte ankaŭ kunkantis, ĥore sed ne harmonie, tamen plengorĝe kaj plejkore sufiĉe spontanajn, mi povas diri eĉ improvizitajn melodiojn. Ĉar la subluantoj de la domo estis maljuna homa paro, la katoj ne multe zorgis pri la kelkfoja averto de ili. Jes, subluantoj estis la homoj, ĉar s-ro Miurro, la plej unu ekloĝanta kato firme asertis, ke la domo, kun la ĉirkaŭanta ĝin ĝardeno, eĉ certa parto de la arbaro kaj de la kampo estas ja origine kaj plenrajte la sia. Ankaŭ pro tio li ege malbone toleris, ke impertinenta, malpura muso-hordo senrajte ekloĝas tie, kaj ne nur loĝas sed eĉ kreskas kaj okupas pli kaj pli da loko el lia posedaĵo.

Ĉiufoje, kiam la kata kompanio okazigis vesperan aŭ noktan festadon – de pintempo ĝis aŭtuno preskaŭ ĉiutage – kiam eĉ iu belaspekta, vigla kaj alloga katino estis same invitita – kaj ili iom laŭte babilis, ŝercadis, ludis, amindumis, aŭ nur simple kantis, la musoj kun malamo kaj malestimo klopodis defendi siajn idojn kaj familiojn de tiu son-miksaĵo, el kiu estis aŭdebla ilia malmorala vivo. Por la musoj la veraj valoraĵoj estis la modesta, laborema vivo, kaj unavice la familio. Ne nur paĉjo Cincin, sed ankaŭ liaj edzinoj ofte rakontis al la idoj, pri la aĉaj diboĉadoj de la katoj, kun timo pri iliaj sadismaj ĉasadoj kaj torturoj kaj terurite ili konstatis, ke jam pli kaj pli da katoj ne nur gastadas, sed eĉ loĝas en la domo, kiu estis la hejmo jam de la pra – pra – prapatro de Cincin. Ne mirige do, ke la idoj jam kun la patrina lakto ensuĉis la timon kaj malamegon rilate la katojn. Nur Titinjo, unu el la junaj musinetoj ne malamegis blinde la katan kompanion, kaj ŝi eĉ ne timis fari esplorajn ekskursojn tra la multnombraj kaj grandaj ejoj de la domego.

Kompreneble, ankaŭ la katoj ne aprecis la musojn – krom, eventuale kiel ingredienco de ne malbona plado. Ne nur ilia stulte enfermita mondpercepto, malinteligenteco elvokis profundan malestimon en la katoj, sed ankaŭ la malpura, griza vestaĉo, kaj stinkado, kio montris, ke la musoj malofte purigas eĉ sin mem. S-ron Miurron, kaj la aliajn katojn preskaŭ neelteneble nervozigis la daŭra skrapado-bruaĉo, la pli kaj pli ofte renkontata fekaĵo, la disĵetitaj kaj forlasitaj manĝo-restaĵoj tra la tuta domo. Ili opiniis, ke nur draste deporti musojn povas realporti normalan vivon en la domon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto