Vizitu Forumon

Fablo pri la lernema kato kaj la kuraĝa muso

(GMT+08:00) 2012-09-19 15:01:56

Dum sia kutima patrolado, s-ro Miurro surprizite haltis ĉe granda afiŝo: „LERNU ESPERANTON!" „Kiu diablaĵo denove" – li gapis, kiam tuj aperis apude minca musineto. Titinjo – ĉar estis ŝi – tuj klarigis, volonte kaj estimplene, kio estas Esperanto, ke la libron ŝi trovis en iu tirkesto de la malnova domo, kaj ŝi post nur kelkhora lernado jam povas formi kompletajn frazojn. S-ro Miurro miris, ke tiu juna musineto de apenaŭ dek metroj de la hejm- truo scias pri io multe pli, ol li mem, kiu jam travagadis la arbaron kaj stratojn de la fora vilaĝo. Li do plu demandis la musineton pri la Internacia lingvo, kiu – verdire – pli kaj pli ekplaĉis al la maljuniĝanta kato. „Onidire, la lernado prizorgas la cerbon, kiel ĉasado la korpon" – li pensis, „ne estas ankoraŭ malfrue lerni ion novan!" – kaj li diris al la musineto: „Ni povos kune lerni, kaj tio estos ankaŭ por vi bona ekzercado." Titinjo komplezeme konsentis, kaj post rapida interkonsento pri la tempo de la regulaj kurshoroj, ili tuj komencis la unuan lecionon.

Mi ne povas diri, ke tiu nekutima kunlernado ne elvokis miron, nekomprenemon, eĉ malsimpation el la musoj kaj la katoj. „Aŭdaca stultulineto! Ŝia malmorala konduto alportos honton al sia familio eĉ al la tuta musaro!Tio kondukos nin ĉiuj al pereo!" – plendis la musoj, ĉefe la pli aĝaj. „La oldulo fariĝos kreteno! Anstataŭ ĉasado kaj normala sportumado, luktado li sidas kun mizera museto, kaj ripetadas sensencajn vortojn! Tiu ago hontigas nin, katojn!" grumblis la katoj, ĉefe la pli junaj. Sed, iom post iom malpliiĝis la plendoj kaj grumbloj, kaj kelkaj eĉ aliĝis al la kurso, ĉar Miurro kaj Titinjo kun daŭra entuziasmo lernis kaj ekzercis plu.

Ĝis nun nekonata sento ekregis en la kato. La novaj vortoj kunplektiĝis al frazoj, ili ruliĝis, formiĝis kiel ludiloj de lia infanaĝo, kaj la modesta musineto, pacience kaj afable transdonis pli kaj pli da vortoj, kiujn ili kune plektis plu, kaj plu ruliĝis la frazoj post frazoj… La musineto radiis je ĝojo kaj fiero, jen ŝi, la tute sensignifa ido de iu musa familio, nun instruas la katon, helpas lin, dankplena rigardo de la kato, kaj la videbla penado por lerni, donis al ŝi forton, ĉesigis la timon… Kaj kun la naskiĝo de frazoj, formiĝo pensoj, la fadeno de la komuna lernado ĉirkaŭis ilin, kiel reto de komprenemo, komuna estimo kaj simpatio.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto