Vizitu Forumon

Ago-tago 2012

(GMT+08:00) 2012-10-11 10:17:02

Esperantistoj de Rio-de-Ĵanejro iris sur la stratojn de ties urbocentro disvastigi Esperanton. La aktivaĵoj okazis dum la mateno de la 6-a de Oktobro, kadre de la Ago-tago.

La elektita loko estis Largo da Carioca, regiono, kiu ricevas grandan alfluon da homoj. Ĉe la krado de la Monaĥejo Sankta Antono, oni improvizis ekspozicion kun ekzempleroj de la Esperantaj literaturo, gazetaro kaj muziko el pluraj partoj de la mondo. Unu kolora rubando kun la nomo de la idiomo etendiĝis tie. La alparolitaj piedirantoj ricevis informojn kaj propagandan materialon. Centojn da flugfolioj oni disdonis.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto