Vizitu Forumon

Ago-tago 2012

(GMT+08:00) 2012-10-11 10:17:02

Je tiu ĉi jaro Kultura Kooperativo de Esperantistoj organizis la Ago-tagon en la urbocentro de Rio. Pri la kunordigo de la aktivaĵoj respondecis la radioparolisto Givanildo Costa. Aro da samideanoj kunlaboris ĉe la disvastigado.

La prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Givanildo Costa, parolis pri la graveco de la Ago-tago. [sonodosiero 1]

Granda parto de la publiko evidentigis nesciadon de la temo. Multaj tamen tuj pasis de tuta nekonado al subteno al la afero. Aliaj, kiuj diris, ke ili konas la lingvon, elmontris admiron je la idealoj kaj je la riĉeco de la esperantista kulturo. Inter tiuj, multaj asertis, ke ili aŭskultas la programon Esperanto, la Lingvo de Frateco, de Radio Rio de Ĵaneiro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto