Vizitu Forumon

Vojo de sendependa kreo de Zhongguancun

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44
Troviĝas multaj ĉinaj entreprenoj, kiel la scienc-teknika limigita korporacio Hanwang, kiu sukcesis per sendependa kreo. Koncerna respondeculo de la administra komitato de zhongguancun-a scienc-teknika zono sinjoro Ren Zaiqi konigis, ke en la mondo ĉiujara investo de entreprenoj al esploro kaj ekspluato de novaj teknikoj preskaŭ okupis 5% ĝis 8% de la venda sumo. Nun en Zhongguancun amasiĝis 17 mil entreprenoj, ilia esplora kaj ekspluata investo grande superis la nivelon. Li diris, ke en la lasta jaro la kapitalo de zhongguancun-aj entreprenoj por esploro kaj ekspluato jam superis 22 miliardojn da juanoj kaj pro la investo la teknika supereco de zhongguancun-aj entreprenoj estis sufiĉe ludata.

"La teknika supereco de Zhongguancun estas elstara, unu estas desegnado de integra cirkvito, inkluzive de desegno de persona fina produkto, nome poŝtelefono, MP3 kaj MP4. Due sur la kampo de biomedikamento, Zhongguancun havas tre fortan teknikan bazon."

Laŭ konigo, pekina limigita korporacio de bioproduktoj Kexing jam fariĝis la gvidanto de la zhongguancun-a kampo de biomedikamento. En la komenco de la lasta jarcento, Ĉinio ankoraŭ ne esploris propran vakcinon kontraŭ hepatito A, kaj ĉinaj knaboj nur povis uzi vakcinon esploritan kaj faritan de aliaj landoj. Tio stimulis patoson de sinjoro Yin Weidong, respondeculo de la korporacio Kexing. Li decidis igi ĉinajn knabojn uzi altkvalitan vakcinon, sendepende esploritan kaj faritan de ĉinaj entreprenoj.

Per multjara klopodado, en 1999 Yin Weidong kaj liaj amikoj fine sukcese esploris kaj ekspluatis ĉinan unuan vakcinon. Por realigi amaskvantan produktadon de vakcino, ili pagis grandan sumon ellabori projekton de industriigo, strikte laŭ internacia normo establis vakcinan produktan bazon kaj samtempe fondis platformon de vakcina esploro kaj ekspluato. La platformo ludis gravan rolon en la esplorado kaj ekspluatado de ĉina vakcino kontraŭ sarso kaj vakcino kontraŭ birda gripo infekta al homoj.

"Per la esploro kaj ekspluato de vakcino kontraŭ hepatito A, nia gropo sin ekzercis kaj nia teknika platformo estis pli perfekta. Per ĉi tiu spirito kaj grupo ni faris esploron kaj ekspluaton de aliaj vakcinoj."

Subtenate de la korporacio, la korporacio Kexing esploris kaj ekspluatis la unuan vakcinon kontraŭ sarso de la mondo en la plej mallonga tempo, ankaŭ la esploro kaj ekspluato de vakcino kontraŭ birda gripo tenis unuanimecon kun internacia progresinta nivelo. Sinjoro Yin Weidong diris, ke kiam entrepreno investis grandan sumon kaj portas riskon, la krea kapablo kaj la konkurenca kapablo grande pliiĝis.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto