Vizitu Forumon

Vojo de sendependa kreo de Zhongguancun

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Efektive, la disvolva vojo kun la sendependa kreo kiel la kerno ankaŭ estas la komuna kono jam ne nur por potencaj grandaj entreprenoj sed ankaŭ por multaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. En la lastaj jaroj, la zhongguancun-a scienc-teknika zono altiris kreivajn grupojn kun universitataj diplomitoj kiel la ĉefa parto. Pekina scienc-teknika ekspluata limigita korporacio Huidian estas unu el ili.

La korporacio Huidian estis komune kreita de 10 kolegoj de Qinghua-Universitato en 1998. Ĝenerala direktorino de la korporacio Jiang Xiaodan sciigis al la raportisto, ke en la fondo de la korporacio, ilia penso estis simpla, ili opiniis, ke per speciala scio en la softvara flanko ili certe faros aferon.

Sed la disvolvo ne estas facila laŭ penso de Jiang Xiaodan. Komence, la korporacio renkontis multajn malfacilojn, eĉ alfrontis stagnon kaj eĉ bankroton. Fine, en 2003 en la merkato de ofica kaj administra aŭtomata softvaroj ili trovis ŝancon. Jiang Xiaodan diris, ke klare fiksante la pozicion de la korporacio ili ankaŭ dependis de riĉfontoj de Qinghua-Universitato kaj klopodis por krei enlandan progresintan platformon de ofica kaj administra aŭtomataj softvaroj.

"Ni difinis nin ĉinaj progresintaj servistoj kaj liverantoj de ofica kaj administra aŭtomataj softvaroj. Samtempe kun tio, ni kombinis la superecon de Qinghua-Universitato, instalis respondajn studajn instituciojn."

Laŭ konigo, en la lasta jaro la venda enspezo de la korporacio Huidian jam atingis 100 milionojn da juanoj, kaj meznombra kreska proporcio en la lastaj 3 jaroj superis 150%. Jiang Xiaodan diris, ke nun la korporacio jam formis linion de produkta esploro kaj ekspluato kun sendependa intelekta proprieto, ili plenas de fido pri la korporacia disvolvo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto