Vizitu Forumon

Rapide disvolviĝas industrio de aŭtoj kun sendependa intelekta proprieto en provinco Anhui

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Ekonomikisto titolis aŭtan industrion "industrio inter industrioj", en kelka signifo aŭta industrio decidas industriigan gradon de iu lando. De la lastaj jaroj, Ĉinio klopodas por disvolvi propran aŭtan industrion, precipe atentas aŭtan industrion kun sendependa intelekta proprieto, en ĉi tiu flanko, la ĉina meza provinco Anhui marŝis antaŭe. Aŭta akcia limigita korporacio Jianghuai, kies eksporta kvanto de leĝera kamiono estas la unua, kaj aŭta akcia limigita korporacio Qirui, kies eksporta kvanto de aŭtomobilo estas la unua, ĝuste sidas en Anhui.

La korporacio Jianghuai fondiĝis en 1999, ĉefaj produktoj inkluzivas ŝarĝaŭtojn kaj aŭtojn por komercaj aferoj, ĝia jara produkta kapablo superis 200 mil. De la komenco, la korporacio sin dediĉas al produktado de aŭtoj kun tute sendependa intelekta proprieto. Nun, produktoj de la korporacio estas vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en sudorienta Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko. Samtempe, la korporacio establis transmarajn esplorajn kaj ekspluatajn centrojn kaj varbis lokajn talentulojn por produkta desegno. Respondeculo de la korporacio sinjoro Wang Dongsheng informis, ke la unua aŭtomobilo, produktota de la korporacio en la dua duono de la kuranta jaro, estas desegnita de transmara esplora kaj ekspluata centro.

"Internacie ni establis proprajn esplorajn kaj ekspluatajn centrojn, per ili ni akiris internaciajn progresintajn teknikojn, varbis talentulojn kaj serĉis esploran kaj ekspluatan kunlaboron kun la lokoj. Nia centro en Italio varbis lokan esploran kaj ekspluatan grupon, kaj la itala desegna centro respondecas pri la formo de la venonta aŭtomobilo."

En la ĉina provinco Anhui, la alia ĉina aŭta entrepreno kun tute sendependa intelekta proprieto estas la akcia limigita korporacio Qirui. En 2006, kvanto de aŭtoj produktitaj de la korporacio Qirui superis 300 mil, kaj la produktoj estis eksportataj al pli ol 50 landoj kaj lokoj de la mondo kaj la kvanto de eksporto okupis la unua lokon de Ĉinio. Kaj estas pli fierige, ke ili akiris progreson sur la plej ŝlosila kampo, la esploro kaj ekspluato de motoro. Nun, la korporacio Qirui havas du fabrikojn de motoro kaj produktas 3 seriojn kaj preskaŭ 30 specojn de altkvalitaj motoroj, inkluzive de motoro ACTECO, kiu estas la ĉina unua aŭta motoro kun la marko de sendependa intelekta proprieto.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto