Vizitu Forumon

Rapide disvolviĝas industrio de aŭtoj kun sendependa intelekta proprieto en provinco Anhui

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Laŭ konigo, la serio da motoroj estas la ĉina unua motora marko, kiu posedas sendependan intelektan proprieton, absolute estas produktita el pura aluminio, la materialo estas relative malpeza, la antisisma kvalito estas bona kaj bruo relative estas pli malalta. Samtempe, la motoro ACTECO estis esplorata kaj ekspluatata laŭ la ellasa normo n. 4 de Eŭropo.

La serio da motoroj ACTECO de la korporacio Qirui jam estis konata de la internacia merkato, de marto de 2006, jam pli ol 10 mil motoroj ACTECO estas eksportitaj al la usona merkato. Ĉina aŭta korporacio unuafoje grandsume ekspluatis motorojn al evoluinta lando. En oktobro de 2006, la korporacio Qirui kaj itala grupo Fiat subskribis kunlaboran interkonsenton pri livero de 100 mil motoroj en ĉiu jaro, en la estontaj kelkaj jaroj, 300 mil motoroj de la korporacio Qirui estos instalitaj en aŭtomobiloj de la korporacio Fiat.

Proparolanto de la korporacio Qirui sinjoro Jin Yibo esprimis, ke unu el gravaj kialoj de la atingoj de Qirui ĝuste estas persistado en la strategio de sendependa intelekta proprieto.

"Pro sendependa kreo, Qirui posedas potencon ekspluati proprajn produktojn, ni jam havas 3 aŭtajn tipojn en la merkato, en la kuranta jaro, ni liveros 6 aŭtajn tipojn en la merkato, baldaŭ Qirui fariĝos unu el ĉinaj entreprenoj kun plej multaj aŭtaj tipoj, pro ĉi tiaj aŭtaj tipoj, ni povos vendi produktojn en diversaj detalaj merkatoj kaj okupi pli grandan merkatan parton. Ĉi tiuj estas bonaĵoj, akiritaj pro persistado en sendependa esploro kaj ekspluato."

Por subteni korporaciojn Jianghuai, Qirui kaj aliajn disvolvi aŭtojn kun sendependa intelekta proprieto, diversnivelaj registaroj de la provinco Anhui alprenis multajn rimedojn, unu el ili ĝuste estas akceli evoluadon de la industrio de aŭtaj pecoj. Sinjoro Wang Qing, respondeculo pri administra komitato de anhui-a wuhu-a ekspluatejo, diris, ke por kontentigi postulon de la aŭta korporacio Qirui, la ekspluatejo realigis la politikon por stimuli evoluadon de kompletaj industrioj kaj altiris multajn fabrikojn pri aŭtaj pecoj eniri en la ekspluatejon.

Vicestro de komerca halo de la provinco Anhui sinjoro Zhang Jian sciigis al raportisto, ke samtempe kun persistado en sendependa intelekta proprieto, la registaro de la provinco Anhui stimulis eksteran teknikan kunlaboron de aŭtaj produktaj entreprenoj.

"Sendependa marko ne signifas ferman evoluadon, sed bezonas eksteran interfluon kaj bonvenigas investon de investantoj, iuj klientoj el Usono kaj Eŭropo jam esprimis, ke ili volas fortigi kunlaboron en esploro kaj ekspluato de iuj aŭtaj tipoj. La komerca halo devas fari pli bonan servadon en akcelado de 'marŝo eksteren' de entreprenoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto