Vizitu Forumon

"Ekonomio de malseka tero" en Ningxia

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Parolante pri ĉina nordokcidenta Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, multaj homoj unue pensas pri klimato de malsekeco kaj malmulta pluvo kaj pri dezerto. Efektive, en la nordo de la aŭtonoma regiono Ningxia, ĉina fama rivero Yangzi-rivero fluas tra 11 gubernioj kaj urboj de sudo al nordo, formante abundajn riĉfontojn de malseka tero. En la lastaj jaroj, per scienca plano kaj racia utiligo, Ningxia fortigis protektadon kaj ekspluatadon de akvoriĉfontoj, ekologia medio estis rimarkinde plibonigata, ankaŭ ekonomio de malseka tero vigle disvolviĝas.

Laŭ statistiko de ningxia-a buroo pri virgatera ekspluato, nun en Ningxia ekzistas pli ol 21 mil hektaroj da naturaj malsekaj teroj. Estro de oficejo pri verda industrio sub la ningxia-a buroo pri virgatera ekspluato sinjoro Liu Jiding konigis, ke en la lastaj jaroj, Ningxia fortigis protektadon al riĉfontoj de malseka tero. Li diris:

"En la lastaj jaroj, ni ĉefe faris sciencan kaj racian utiligon de malseka tero sur la bazo de protekto kaj reaperigo. Unue ni ĉirkaŭis ĝin kaj protektis ĝin. Nun akva areo de nia malseka tero superis 6,6 mil hektarojn."

Xihu-farmejo estas natura malseka tero en Ningxia, ĝi sidas en la nordokcidenta regiono de Yinchuan, la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Ningxia kaj la areo superis 2 mil hektarojn. Antaŭ 5 jaroj, la xihu-farmejo relagigis rizkampon kaj finkonstruis ekologian parkon de malseka tero kun la nomo "Yuehai". De tiam, ĉi tie estas amuza loko de yinchuan-anoj. Yuehai-parko fariĝis la ĉina nordokcidenta unua ŝtata parko de malseka tero.

 

Respondeculo de la parko sinjoro Hu Xiufu opiniis, ke la parko de malseka tero plibonigis ekologian medion de la urbo Yinchuan kaj alportis grandan oportunon al lokanoj. Li diris:

"Protektado kaj ekspluatado de la yuehai-a parko ne nur liveris al lokanoj amuzan turisman vidindejon, sed ankaŭ ludis gravan rolon de "urba reno", la parko fariĝis la regulilo de urba aero kaj akva fonto de la urbo Yinchuan."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto