Vizitu Forumon

"Ekonomio de malseka tero" en Ningxia

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Totala areo de strando kaj malseka tero de la farmejo Qukou en la mezo de Ningxia superis 2,6 mil hektarojn, ĝi estas la plej bone protektata malseka tero kun plej riĉaj biospecoj en malsekaj teroj de Yangzi-rivero en Ningxia. La Farmejo Qukou dividis la malsekan teron en protektejon, reaperigejon kaj ekspluatejon kaj realigis diferencajn protektajn kaj ekspluatajn rimedojn. En protektejo, la farmejo plenumas ĉirkaŭon kaj fermon por eviti damaĝon fare de homoj; en reaperigejo, la farmejo ĉefe alprenis relagigon de agroj por protekto; kaj en ekspluatejo, la farmejo plantas plantojn, bredas akvoanimalojn kaj funkciigis industrion de akvoproduktaĵoj. Ĉar la farmejo sidas ĉe Yangzi-rivero, akva kvalito estas bona, tial fiŝoj produktitaj ĉi tie estas bonvendataj al diversaj lokoj kaj enspezo de lokaj kamparanoj rimarkinde altiĝis.

En Ningxia, turismo sur akvo, bredado de akvoproduktaĵoj, bredado de akvobirdoj kaj akvoplantoj kune portas la titolon "4 akvoindustrioj". Dum la intervjuo, raportistoj sciis, ke por ekspluati ekonomion de malseka tero, diversaj farmejoj, regataj de la ningxia-a buroo pri virgatera ekspluato, kolektis limigitan kapitalon, unue faris konstruadon de bazaj instalaĵoj, por protekto kaj reaperigo de malseka tero, poste publikigis favorajn politikojn, altiris socian kapitalon por kune ekspluati kaj utiligi riĉfontojn de malseka tero.

Vidinte ekspluatan potencialan forton de riĉfontoj de malseka tero, de la lasta jaro investantoj el ĉinaj diversaj lokoj sinsekve venis al Ningxia.

Direktoro de akvoprodukta korporacio de farmejo Qianjin en la nordo de Ningxia sinjoro Li Fajun diris:

"En la lastaj jaroj, multaj homoj venis ĉi tie kaj bredas krabojn. Vidinte la bonan evoluan perspektivon, investantoj sinsekve venis ĉi tien. Grandaj bredistoj de la provinco Zhejiang venis ĉi tien, ili faris investon, samtempe alportis bredan teknikon, ankaŭ akcelis varmon de bredado de niaj farmejaj laborantoj."

Cetere, per abundaj riĉfontoj de riveroj, lagoj kaj malsekaj teroj, Ningxia ankaŭ kreis unuan ŝtatan parkon de malseka tero de ĉina nordokcidento, ekologian ĉasejon kaj parkojn de plantoj kaj animaloj, tio pliigis multajn brilajn punktojn al ningxia-a turisma linio. Laŭ statistiko, en 2006 la parko de malseka tero de Ningxia akceptis turistojn je 780 mil homfojoj.

Referencante la sukcesan sperton de la ningxia-a buroo pri virgatera ekspluato, nun diversaj lokoj de Ningxia dependas de riĉfonta supereco, laŭ propra stato ellaboris evoluigan planon pri industrio de akvoproduktaĵoj. Kiel trajta industrio, la industrio de akvoproduktaĵoj laŭgrade leviĝas, estro de departemento pri agrikulturo, bredado kaj paŝtado de la ningxia-a aŭtonoma regiono sinjoro Zhao Yongbiao esprimis, ke en la estontaj kelkaj jaroj, la loka registaro ĉefe subtenos la industrion de akvoproduktaĵoj. Li diris:

"En Ningxia, riĉfontoj de la "4 akvoindustrioj" estas tre abundaj, ni rigardis tion kiel brilan punkton de evoluado de trajtaj industrioj dum la 11-a 5-jara ekonomia kaj socievoluiga plano, la potenciala forto estas granda. Nun la perspektivo de bredado de fiŝoj estas tre bona, merkatoj en Tibeto, Qinghai, Gansu, Shaan'xi kaj aliaj najbaraj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj estas tre grandaj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto