Vizitu Forumon

Kamparana kunlabora asocio en ĉina Ruian(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Financa evolua malprogreso ĉiam estas la problemo bremsanta ekonomian evoluadon de la ĉina kamparo, sed en la urbo Ruian de la ĉina orienta provinco Zhejiang, monkolekto neniam estas malfacila problemo por kamparanoj, ĉar kamparanoj povas akiri malgrandsuman kaj malgrandinterezan krediton el kampara kunlabora asocio. 

En la vilaĝo Zhu'aodi de la urbo Ruian, preskaŭ 40-jaraĝa Zhu Yingdi plektas balailon, amasiĝis liaj produktoj ĉirkaŭ la korto. Parolante pri oportuna kaj favora kredita servado, li ridis.

"Kapitalo bone cirkulas, kompreneble mi povas aĉeti pli multajn materialojn. Nun mia metio jam havas nemalgrandan skalon. Nun monata enspezo povas pliiĝi je preskaŭ 600 juanoj."

Zhu Yingdi sciigis al raportisto, ke la vilaĝo Zhu'aodi estas loka fama vilaĝo pri balailo, pli ol 200 familioj de la vilaĝo sin vivtenas per farado de balailo. La laboro estas absoluta manlaboro, ĝi konsumas tempon kaj estas peniga, por akiri monon ili devas plivastigi produktadon, sed mankas kapitalo, tial vilaĝanoj iris al banko. Sed antaŭe, la sojlo de kredito el bankoj estas alta, ankaŭ formalaĵo estas komplika, tial en mallonga tempo ili ne povis ricevi krediton. Nun, ili aliĝis al kampara kunlabora asocio, estas facile akiri krediton, la formalaĵo estas simpla, ankaŭ intereza proporcio estas malpli multa ol antaŭe.

Kampara kunlabora asocio estas la organizo, kiu speciale liveras sintezan servadon al kamparanoj, kune konsistas el kampara kredita kooperativo, vend-proviza kooperativo kaj speciala kunlabora societo, la tri organizoj respektive liveras servadon de kapitalo, merkata vendado kaj teknika direktado al kamparanoj. La kampara kredita kooperativo en Ruian estas la unua loka kampara kunlabora banko. Vicurbestro de Ruian sinjoro Chen Lin opiniis, ke ĝi liveras pli oportunan vojon al kamparanoj akiri krediton. Li diris:

"Kampara kunlabora asocio propre ne estas banko, ĝi estas organiza sistemo kompletiganta bankojn. Laŭ kamparanoj, la reto estas rapida vojo por akiri pli efikan kaj pli oportunan financan servadon, ĝi estas simila al bangladeŝa banko Grameen Bank. Nome ni tute celas liveri oportunon al kamparanoj."

Bangladeŝa banko Grameen Bank, menciita de sinjoro Chen, estas establaĵo pri malgrandsuma kredito, kreita de sinjoro Muhammad Yunus, kiu akiris pacan premion de Nobel, la establaĵo speciale liveras krediton al malriĉuloj kaj celas helpi al malriĉuloj, precipe helpi al virinoj sin liberigi el malriĉeco.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto