Vizitu Forumon

Kamparana kunlabora asocio en ĉina Ruian(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Ĝuste kiel esprimite de sinjoro Chen Lin, kampara kunlabora asocio propre ne dissendas krediton, nur liveras servadon de fidindeca takso kaj komuna garantio al kamparanoj. Ĝuste pro komuna rolo de la 3 organizoj, la tuta procezo de produktado ĝis vendado de kamparanoj estas garantiita, tial la kamparana kapablo de kredita repago estas altigita, nature garantio de kampara kunlabora asocio havas pli multan konvinkan forton.

Sinjoro Chen Lin diris, ke kamparanoj tie havas altan fidindecon.

"Ni kaj Grameen Bank havas saman koncepton, ĝi estas ke malriĉuloj ne estas nefidindaj. Nokte kamparano pruntas objekton, ne vidiĝas 3-a homo, nek subskribiĝas kontrakto, sed li certe redonos la objekton."

En la lasta jaro, post la fondiĝo de kampara kunlabora asocio, Zhu Yingdi kaj aliaj kamparanoj establis grupon pri farado de balailoj. Kiam iu membro bezonas kapitalon, la aliaj membroj kune faras garantion por li, tial li akiras krediton. Zhu Yingdi diris, ke kampara kunlabora banko vere alportis bonaĵon al ili.

"Bonaĵo certe estas granda. Ekzemple, jara kredito de la kredita kooperativo estas milionoj da juanoj, laŭ intereza proporcio ni vilaĝanoj ĝuas multan favoron."

Alia kamparano sinjoro Lu Xingcai, kiu aliĝis al la kampara kunlabora asocio, diris, ke la asocio multe helpis lin.

"Kompreneble mi aliĝis al la asocio, ni faras babailojn, se kredita interezo estos malmulta, ni akiros bonaĵon."

Grameen Bank, kreita de sinjoro Muhammad Yunus, rigardas helpon al malriĉuloj kiel sian taskon, sed ĝi ne deficitas. Same, per kampara kunlabora asocio, kampara banko en Ruian liveras malgrandsuman krediton al kamparanoj por ke kamparanoj akiru kapitalon kaj bankoj kontrolu riskon kaj akiru profiton, efektive bankoj kaj kamparanoj realigis ambaŭflankan gajnon.

Estro de oficejo de la kampara kunlabora asocio de Ruian sinjoro Lin Zhiyin diris intervjuate:

"La sumo de kredito, akceptita de la vilaĝo Zhu'aodi, estas relative granda, ĉar ĝi estis dissendita al kamparanoj per la maniero de grupo de komuna garantio, cirkula direkto kaj reveno de kapitalo estas regata de kampara fidindeca asocio."

Laŭ konigo, kampara fidindeca kunlabora asocio en Ruian estas ĉina provpunkta establaĵo pri kampara financa reformado, la financa reformado estas bonvenigata de kamparanoj kaj multaj specialistoj kaj erudiciuloj donis profundan esperon al la reformado.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto