Vizitu Forumon

Industria teknika progreso kaj merkata plibonigo akcelis ekonomian prosperon de Guangdong (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Guangdong sidanta en la ĉina suda ĉemaro estas la regiono, kie oni plej frue realigis reformadon kaj malfermon, ankaŭ unu el ĉinaj ekonomiaj potencaj provincoj. En 2006, la totala produkta valoro de Guangdong atingis 2 600 miliardojn da juanoj kaj okupis 12,4% de la tutlanda enlanda totala produkta valoro, samtempe konsumo de energio por produktado estis plej malmulta en la tuta lando. Ĉi tiuj atingoj profitas de industria teknika progreso kaj merkata plibonigo.

Polvosuĉilo estas konata, sed robota polvosuĉilo estas malmulte vidita. Antaŭ nelonge en ekspozicio, raportisto vidis iun robotan polvosuĉilon. Kiel blua UFO ĝi havas grandan kapablon. Propagandantino Liu diris, ke konektite kun kurentfonto, la robota polvosuĉilo aŭtomate serĉas polvon kaj poluciaĵon, puriginte ilin ĝi ankaŭ aŭtomate ŝutas rubojn.

"Ĝi mem serĉas polvon, trovinte polvon ĝi malpliigas sian rapidecon, post unu horo, amplekso de la areo je dek kvadrataj metroj estos purigita, kun plena polvo, ĝi ŝutos la rubojn, senelektrona energio, ĝi persone trovos ŝtopilingon por ŝarĝi akumulatoron."

La robota polvosuĉilo estas esplorita kaj ekspluatita de kantona privata entrepreno. En la ekspozicio, ĝi estis atentata. Kvankam la prezo de la robota polvosuĉilo sesobliĝas ol tiu de normala polvosuĉilo, tamen mendiloj el diversaj landoj venis. Laŭ parolo de la entrepreno, ĝuste kreo alportis ĝojigan profiton al ili.

Subtenate de la registaro kaj stimulate de la merkato, nun pli kaj pli da kantonaj entreprenoj faras sendependan kreon, interalie iuj eĉ faras konkurencon kun translandaj korporacioj. Grupo Chuangwei ĝuste estas unu el reprezentantoj de sendependa kreo, komence ĝi estis nur malgranda entrepreno pri produktado de teleregilo, nun jam fariĝis internacia granda grupo pri familiaj elektronaj produktoj. Ĉefa plenuma oficisto de la grupo Chuangwei sinjoro Zhang Xuebin opiniis, ke forto de kreo subtenas ilian evoluadon. Li diris:

"Enirante ĉi tiun industrion, ni faris esploron, tiam ni kreis ĉinan unuan televidilon konforman al internacia linio kaj sukcese eniris en merkaton de kolora televidilo, tial ni rigardas tion, ke teknika antaŭiro akcelu produktan antaŭ iron kaj produkta antaŭiro garantiu merkatan antaŭiron, kiel nian longtempan strategion kaj persistas en ĝi. Pro tio, en la evolua procezo en la lastaj pli ol dek jaroj, ni fariĝis potenco pri kolora televidilo."

Zhang Xuebin opiniis, ke sekve de la tutmondiĝa evoluado, supereco de internacia konkurenco ne plue dependas de riĉfontaj superecoj kaj laborforta kosto, la kapablo en kreo jam estas la decida faktoro, ankaŭ entreprena konkurenco estas la konkurenco de la kapablo en kreo de entreprenaj produktoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto