Vizitu Forumon

Industria teknika progreso kaj merkata plibonigo akcelis ekonomian prosperon de Guangdong (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Laŭ konigo, en la lasta jaro Guangdong elmetis strategion pri sendependa kreo por rapidigi konstruon de kreiva ekonomio. Specialisto de akademio de sociaj sciencoj de la provinco Guangdong sinjoro Peng Peng esprimis, ke plej ŝlosila rimedo de la strategio ĝuste estas, ke la registaro perfektigos kaj stimulos krean politikan sistemon por subteni entreprenojn ekspluati ŝlosilan teknikon kun sendependa intelekta proprieto. Li diris:

"En la akcelado de kreo, la registaro ludas gvidan kaj akcelan rolon, la registaro devas per industria politiko konduki entreprenojn. Cetere, entreprenoj devas sufiĉe fiksrigardi merkaton, el konsumantoj trovi teknikojn bezonatajn de la merkato, tial senĉese fari teknikan kreon, se platformo estas bona, vi posedas la mekanismon kaj bonan efikon, koncernaj talentuloj volos veni al via entrepreno, ĉi tio estas bona cirkulado."

Pro senĉesa plibonigo de industrioj, la provinco Guangdong laŭgrade formis novtipajn specialajn merkatojn kun progresinta negoca maniero, vasta radia areo kaj kompletaj funkcioj, la merkata skalo kaj influa forto okupis antaŭan vicon de la tuta lando. Ekzemple en Kantono, la ĉefurbo de la provinco Guangdong, unuapaŝe formiĝis 15 grandaj specialaj merkatoj, kiuj okupis la unuan lokon en la tuta lando, inkluzive de merkatoj de vestoj, videaĵoj kaj teoj. Sinjoro Mai, laboranta pri vestoj en Kantono, diris:

"Niaj vestas produktado, prezaro kaj kvalito posedas grandan superecon en la tuta lando. Kaj niaj produktaj kvalito, prezaro kaj fasono estas pli bonaj ol tiuj de aliaj lokoj. Nature, klientoj volas aĉeti produktojn ĉi tie."

Fraŭlino Luo, kiu faras negocon pri vestoj en Kantono, diris, ke pro la merkata prospero, ŝi akiris multan profiton.

"En mia butiko, troviĝas vestoj, pantalonoj, ŝuoj, ŝtrumpetoj, sakoj kaj kosmetikaĵoj, antaŭe miaj amikoj helpis al mi aĉeti ilin el aliaj lokoj, nun estas oportune, en Kantono ni povas prepari ĉiujn produktojn, ili estas malmultekostaj kaj belaj, mi ankaŭ reduktis grandsuman trafikan koston."

Laŭ konigo, en la venonta paŝo Kantono ĉefe konstruos negocajn centrojn pri grandnombraj industriaj materialoj kaj akcelos la kantonan merkaton disvolviĝi al internaciaj produktaj ekspozicia kaj komerca centro, aĉeta centro, bilancada centro kaj prezaraformada centro.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto