|
|
||
Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2006, la nombro de ĉinaj neŝtataj entreprenoj superis 30 milionojn kaj la imposto el la entreprenoj superis 550 miliardojn da juanoj. La evoluado de neŝtataj entreprenoj liveris al la ĉina socio pli da postenoj, ili fariĝas la ĉefa kanalo de pliigo de enoficiĝo.
Sinjorino Li Lanyun, kiu loĝas en la ĉina norda urbo Tianjin, perdis sian laboron en 1994. Pro tio ŝi ekservis kiel infanistino kaj puristino. Poste ŝi kreis propran korporacion pri familia servado. Nun la korporacio kun la nomo "Lantu" jam posedas fiksan kapitalon je miliono da juanoj kaj ĝia jara negoca sumo atingis 4 milionojn da juanoj. Li Lanyun fariĝis fama entreprenistino de la urbo Tianjin. Ŝi diris:
"Nun ni aranĝis pli ol 600 homojn, kiuj perdis sian laboron, ankaŭ mi perdis mian laboron, mi volas aranĝi pli multajn ĉi tiajn homojn kaj krei kun ili nian novan aferon."
La sukceso de sinjorino Li Lanyun sin ŝuldis al stimula politiko de la ĉina registaro. En la lastaj jaroj, per establigo de serva centro pri enoficiĝo, realigo de redukto aŭ senigo de imposto, livero de malgrandsuma garantia kredito kaj aliaj rimedoj ĉinaj diversaj lokoj stimulis kaj subtenis laborantojn sendepende krei entreprenojn. Pro ĉi tiuj rimedoj, kiel Li Lanyun, multaj laborantoj ricevis praktikan subtenon, ankaŭ homoj, kiuj laboras en neŝtataj entreprenoj, altigis sian vivnivelon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |