Vizitu Forumon

Neŝtataj entreprenoj liveris pli da enoficiĝaj kanaloj al ĉinoj(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Krom la rekta politika subteno, Ĉinio ankaŭ disvolvis diversajn aktivadojn por helpi al neŝtataj entreprenoj altiri talentulojn kaj vastigi enoficiĝon. Lastatempe, en diversaj lokoj de Ĉinio okazis la aktivado de "la 3-a varba semajno de tutlandaj neŝtataj entreprenoj", kune okazigita de ĉina registara fako kaj sociaj organizoj, en Tianjin pli ol mil neŝtataj entreprenoj senpage partoprenis en la aktivado. Sinjorino Liu, respondeculino pri varbo de kemikoaksa-industria limigita korporacio Jun'an de Tianjin, sciigis al raportisto, ke la aktivado de varbo en ĉi tiu maniero povas igi pli da homoj kompreni neŝtatajn entreprenojn kaj aliĝi al ili, kaj per ĉi tia aktivado ankaŭ neŝtataj entreprenoj povas varbi pli da talentuloj kaj akceli kreskadon de enoficiĝo.

"Entreprenoj relative bonvenigas ĉi tian manieron, la propaganda forto estas granda, por entreprenoj la varba amplekso estas relative granda kaj tio povas redukti niajn multajn laborojn kaj multe akceli nian laboron."

La rapida evoluado de entreprenoj grande altigis altiran forton de entreprenoj neŝtataj al talentuloj. Multaj diplomitoj de universitatoj kaj institutoj venis al la "3-a varba semajno de tutlandaj neŝtataj entreprenoj". Laŭ Zhu Chenglin, kiu posedas lernan historion de universitato kaj speciale venis al la ĉina suda urbo Kantono por la aktivado, se li povos labori en neŝtataj entreprenoj, li akiros pli bonan evoluan ŝancon. Li diris:

"Por disvolviĝi en neŝtataj entreprenoj, mi bezonas relative mallongan tempon kaj la evolua ŝanco estas pli granda."

Laŭ konigo, en 2006 pli ol 1,2 miliono da diplomitoj de universitato ankoraŭ ne havas laboron, en 2007 la nombro de ĉinaj diplomitoj de universitatoj superos 6 milionojn. En ĉi tiu fono, senĉesa evoluado de neŝtataj entreprenoj grade malstreĉos la enoficiĝan problemon de ĉinaj universitatanoj. Pri tio, vicprezidanto de ĉina tutlanda industria kaj komerca asocio sinjoro Chu Ping opiniis, ke varbinte talentulojn, kiuj estis speciale trejnataj kaj posedas kelkan scian fonon, neŝtataj entreprenoj altigos entreprenan kvaliton kaj kulturon, samtempe universitataj diplomitoj realigos enoficiĝon, tial ambaŭflanka gajno estos realigata. Li diris:

"Malfermo de la kanalo, ke diplomitoj de universitatoj kaj aliaj altnivelaj talentuloj venis al neŝtataj entrerpenoj, akcelis altkvalitan evoluadon de neŝtataj entreprenoj, sed ankaŭ liveris bonan ŝancon por ke diplomitoj enoficiĝu kaj realigu propran valoron."

Laŭ antaŭkalkulo de koncerna fako, en 2007 ĉina enoficiĝa premo ankoraŭ estas granda, la manko de postenoj superos 15 milionojn, kaj neŝtataj entreprenoj ludos sufiĉe sian rolon de enoficiĝa ĉefa kanalo kaj malfermos enoficiĝan pordon al pli da homoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto