Vizitu Forumon

Senĉese fortiĝas ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Hongkong kaj landinterno

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Ĉina Hongkong estas monde fama centro de financo, komerco kaj navigacio, ĝi havas relative fortan konkurencan superecon en flankoj de informo, tekniko kaj kapitalo kaj relative fortan reciprokan komplementecon kaj bonan kunlaboran bazon kun la ĉina landinterno en la flankoj de ekonomia evoluado. De la lastaj dek jaroj post la reveno, senĉese fortiĝas ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Hongkong kaj la landinterno. 

Antaŭnelonge en Hongkong, delegitoj el ĉinaj provincoj Jiangxi, Hubei kaj Guizhou okazigis kunvenon por rekomendi kunlaborajn programojn al hongkong-aj entreprenistoj. Sinjoro Zhou Wuchang, estro de buroo pri varbo de komercistoj de Anshun, la urbo de la provinco Guizhou, sciigis al raportisto, ke ĉifoje la urbo Anshun unuafoje okazigis aktivadon por varbi komercistojn kaj kapitalojn en Hongkong kaj akiris abundajn fruktojn. La urbo Anshun kaj hongkong-aj entreprenoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn pri 18 programoj, la programoj rilatas al ekspluato kaj servado de turismo, trafiko kaj ekspluato de mineraloj, la totala sumo atingis 2,7 miliardojn da juanoj.

"Ni unuafoje venis ĉi tien, pro la bona komenco, ni revenos. Ni havas la superecon de riĉfontoj, nia prezo de elektro estas malmultekosta, ni havas ankaŭ karbon kaj aliajn mineralojn. Hongkong havas superecon en informo, kapitalo kaj tekniko, tial la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Hongkong kaj la landinterno devas esti reciproke komplementiga."

Kiel dirite de sinjoro Zhou, la granda merkato kaj abundaj riĉfontoj liveris pli vastan spacon al evoluado de la hongkong-a ekonomio. Per investo al la landinterno, hongkong-a entreprena rondo akiris pli grandan evoluadon. Sinjoro Ye Jiequan de hongkong-a industria ĝenerala asocio diris:

"Varbo farata de landinternaj entreprenoj en Hongkong liveris al hongkong-aj entreprenistoj disvolvan ŝancon, ankaŭ alportis elirejon al kapitaloj de hongkong-aj entreprenistoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto