Vizitu Forumon

Senĉese fortiĝas ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Hongkong kaj landinterno

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Laŭ informo, en la lastaj jaroj pliiĝis landinternaj entreprenoj, kiuj disvolvas negocon pere de la platformo, Hongkong, kiel la korporacio TCL. Sinjoro Lin Dashui, negoca direktoro de Ĉina Komercista Banko, respondeca pri livero de financa subteno al entreprenoj por evoluado en fremdaj landoj, atestis la esprimon. Li diris, ke ĉefaj servaj celoj estas korporacioj, instalitaj de landinternaj entreprenoj en fremdaj landoj, kaj nun triono de iliaj klientoj estas landinternaj entreprenoj, kiuj faris investon en Hongkong. Li diris:

"Nun la nombro de niaj klientoj atingis preskaŭ 6 mil, ili troviĝas en pli ol 50 landoj kaj regionoj de la mondo, interalie triono estas landinternaj entreprenoj, kiuj faris registron en Hongkong, inkluzive de grandaj ŝtataj entreprenoj, privataj entreprenoj, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj."

Gome elektroaparata grupo, kiu eniris en Hongkong en 2003 kaj eniris en hongkong-an akcian merkaton en 2004, estas ĉina plej granda ĉena detala entrepreno pri familiaj elektroaparatoj, sinjorino Du Juan, plenuma ĝenerala direktorino, sciigis al la raportisto, ke ĝuste pro sufiĉa utiligo de la hongkong-a supereco de internacia centro de financo, komerco kaj turismo, per kunlaboro kun diversaj grandaj internaciaj financaj establaĵoj Gome sukcese enkondukis financajn investantojn kaj liveris sufiĉan kapitalan subtenon al altrapida evoluado de la entrepreno. Ŝi diris:

"En Hongkong, Gome senĉese havas pli multajn kontaktiĝojn kun novaj internaciaj administraj spertoj, per konkurenco kun hongkong-aj entreprenoj, Gome senĉese lernas, reformiĝas kaj faras kreon, la konkurenca kapitalo rapide altiĝis. Nun Gome jam eniris en pli ol 220 ĉinajn grandajn kaj mezgrandajn urbojn kaj senĉese pliiĝas merkata okupa proporcio."

Komence de junio en gazetara konferenco, sinjoro Mike Rowse, estro de Investa Akcelado de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, klare esprimis, ke oni devas pli multe stimuli ĉinajn landinternajn entreprenojn disvolviĝi en Hongkong. Li diris:  

"Ni opiniis, ke oni devas pli multe stimuli ĉinajn landinternajn entreprenojn disvolviĝi en Hongkong, ĉar tio estas kunfandiĝo de la landinterna ekonomio kaj hongkong-a ekonomio. Kiam ni vidis, ke bonaj entreprenoj, kiel Gome, disvolviĝas kaj konkurencas kun hongkong-aj entreprenoj, mi sentis, ke tio estas tre bona evoluo kaj utilas al plibonigo de hongkong-aj detala merkato kaj faka situacio. Tio ĝuste estas la evoluo, kiun ni esperas."

Li ankaŭ informis pri tio, ke Hongkong jam funkciigis tutlandan propagandan planon, en la estonteco periode kaj paŝe rekomendos Hongkong al landinternaj diversaj provincoj kaj stimulos landinternajn entreprenojn eniri en Hongkong kaj marŝi al internacia merkato.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto