Vizitu Forumon

Ĉinio rigore kontrolas manĝaĵajn kvaliton kaj sekurecon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Manĝaĵa kvalito kaj sekureco estas monde atentata temo, ankaŭ unu el problemoj, tre atentataj de Ĉinio. La ĉina registaro kaj entreprenoj aktive alprenis multajn rimedojn, rigore kontrolas manĝaĵajn kvaliton kaj sekurecon kaj garantias kvaliton kaj sekurecon de manĝaĵoj. Hodiaŭ ni babilos pri ĉi tiu temo.

Ĝenerala Administracio de Kvalitaj Kontrolado, Ekzameno kaj Kvaranteno de Ĉina Popola Respubliko estas unu el ĉinaj fakoj pri kontrolado kaj administrado de manĝaĵa sekureco, kaj ĉefe respondecas pri kvalita kaj ĉiutaga higiena kontrolado de la ĉeneroj de manĝaĵaj produkto kaj prilaboro. En iu gazetara konferenco pri ĉina produkta kvalito kaj manĝaĵa sekureco, estro de la administracio sinjoro Li Changjiang esprimis, ke kvalifika proporcio de ĉinaj manĝaĵoj estas pli kaj pli alta, kaj produkta kvalito pli kaj pli bona. Li diris:

"Mi opinias, ke kvalifika proporcio de ĉinaj manĝaĵoj estas pli kaj pli alta kaj produkta kvalito pli kaj pli bona. En ŝtata elekta ekzameno, kiun ni antaŭ nelonge faris, la kvalifika proporcio de manĝaĵoj atingis 85,1%, interalie, kvalifika proporcio de iuj gravaj produktoj, kiel rizo, faruno kaj oleo, jam atingis 91,5%. Kaj kvalifika proporcio de iuj sukoj jam atingis 97,5%, la proporcioj estas altaj."

Li Changjiang esprimis, ke en multaj jaroj, Ĉinio establis relative kompletan leĝon pri manĝaĵaj kvalito kaj sekureco konformantan al ĉina realo, samtempe establis ankaŭ laboran sistemon pri kontrolado kaj administrado de manĝaĵaj kvalito kaj sekureco. Laŭ konigo, Ĉinio plenumas sistemon de merkata permeso de manĝaĵoj, devigan atestan administradon al produktoj, ĉiujare faras elektan ekzamenon al gravaj kaj atentovekaj produktoj kaj publikigis ekzamenan rezulton al la socio. Cetere, Ĉinio plenumas ankaŭ rigoran ekzamenan sistemon al produktoj antaŭ ilia elfabrikiĝo kaj garantias kvaliton kaj sekurecon de produktoj, kiuj eniris en cirkulan ĉenon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto