Vizitu Forumon

Ĉinio rigore kontrolas manĝaĵajn kvaliton kaj sekurecon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Multaj ĉinaj entreprenoj pri manĝaĵoj rigardas produktajn kvaliton kaj sekurecon kiel vivlinion de entreprenoj. Ĉina grupo Huiyuan estas granda entrepreno pri suka trinkaĵo. En la unua duono de la kuranta jaro, la grupo jam okupis 46% de neta suka merkato. Laŭ konigo, neta suko kaj sukaj trinkaĵoj jam estis eksportataj al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj pli ol 20 sudorientaziaj kaj afrikaj landoj kaj regionoj. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Zhu Xinli esprimis, ke produktaj kvalito kaj sekureco estas gravaj.

"Entrepreno, kiu ignoras manĝaĵan sekurecon kaj produktan kvaliton, certe ne vivos longe, tial produkta kvalito estas entreprena vivlinio."

Ĉina fama entrepreno pri laktaj produktoj, grupo Yili havas la saman koncepton. Nun, kvalifika proporcio de originala lakto de la grupo jam superis 99%. En paŝtejo, la grupo instalis aŭtomatan induktilon en orelo de ĉiuj bovinoj, nutra stato, sana grado kaj aliaj ciferoj estas registritaj en la induktilo. Kiam oni faras melkon, la ciferoj estas dissendataj al komputiloj, kiuj povas taksi kvaliton de bovina lakto. Direktoro de paŝtejo de Yili sinjoro Yu Yongqiang esprimis, ke la maniero povas garantii materialan kvaliton. Li diris:

"Induktilo povas aŭtomate apartigi problemajn bovinojn kaj garantias, ke neniu bovina lakto kun problemo eniru en produktan linion."

Ĝuste pro la respondeca sinteno de la ĉina registaro kaj entreprenoj, kvalifika proporcio de ĉinaj manĝaĵoj senĉese altiĝas. Estro de Ĝenerala Administracio de Kvalitaj Kontrolado, Ekzameno kaj Kvaranteno de Ĉina Popola Respubliko sinjoro Li Changjiang montris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, kvalifika proporcio de ĉinaj manĝaĵoj eksportitaj al Usono, Eŭropa Unio kaj Japanio superis 99%.

Samtempe, li montris, ke Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando, kompare kun evoluintaj landoj, ĝenerala nivelo de manĝaĵa sekureco kaj industriiga nivelo de manĝaĵa produktado ankoraŭ havas kelkan distancon, tial tasko pri altigo de manĝaĵaj kvalito kaj sekureco estas peza. Nun en Ĉinio, ekzistas iuj problemoj en la flanko de manĝaĵa sekureco, kaj la problemoj elstare enkorpiĝas en tio, ke produkta kondiĉo de iuj malgrandaj entreprenoj pri manĝaĵoj ne konformas al normo. Li Changjiang esprimis, ke kiel kontrola kaj administra establaĵo, la ĝenerala administracio pluapaŝe alprenos rimedojn. Li diris:

"Produktaj kondiĉoj de iuj manĝaĵaj malgrandaj entreprenoj estas malbonaj, iliaj produktoj malstabilaj, kaj iuj nekvalifikitaj. Ni fortigos ordigon, firme kaj ĝisfunde fermos malgrandajn entreprenojn, kiuj longtempe produktas nekvalifikeblajn produktojn, eĉ falsajn produktojn, kaj ne permesas ilian produktadon."

Antaŭ nelonge, la ĉina registaro oficiale publikigis blankan libron pri "ĉina stato de manĝaĵaj kvalito kaj sekureco". Laŭ la blanka libro, post ordigo, en la lasta jaro meznombra kvalifika proporcio de elekta ekzameno al malgrandaj entreprenoj pri manĝaĵoj superis 70%. Ĝis junio de la kuranta jaro, Ĉinio jam nuligis pli ol 5 000 malgrandajn entreprenojn kaj devige ĉesigis produktadon de pli ol 8 800. Aliflanke, pli ol 5 mil malgrandaj entreprenoj atingis postulon de la ĉina merkata permeso post ordigo.

La blanka libro montras, ke realigo de manĝaĵaj kvalito kaj sekureco estas komuna celo de la homaro, ankaŭ komuna devo de la internacia socio. Kiel eksport-importa potenco, Ĉinio volas kune kun diversaj landoj fortigi interfluon kaj kunlaboron kaj fari plu senĉesan klopodadon en la flankoj de manĝaĵa sekureca kontrolado kaj akcelado de sana evoluado de tutmonda manĝaĵa komerco.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto