|
|
||
Grupo Ordos estas granda entrepreno pri ŝafaj kaŝmiraj produktoj de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, ĝia jara produkta kapablo superis 10 milionojn da pecoj kaj okupas pli ol 30% de la tutmonda produkta kapablo. Pro granda produkta kvanto kaj bona kvalito, multaj produktoj de la grupo estas eksportitaj. "Ordos" ne nur estas ĉina fama marko, sed ankaŭ estas ŝatata de fremdlandaj konsumantoj.
Krom aparta riĉfonta supereco, donita de stepo, la grupo Ordos faris multan strebon, tial ĝi havas la nunan markan statuson. Vicĝenerala direktoro de la grupo Yang Zhiyuan esprimis, ke ili tre atentas altigon de scienc-teknika enhavo kiam ili kreas la markan figuron. Li diris:
"La grupo Ordos ĉiam laboras pri esploro de la flanko de funkcio de ŝafaj kaŝmiraj produktoj. Ekzemple en 2005 ni kreis nanometrajn produktojn kaj en 2006 kreis produktojn kun la funkcio de preventado de statika elektro. Ni kiel eble plej forte altigas scienc-teknikan enhavon en la flanko de esplorado kaj produktado."
La nanometra produkto, menciita de sinjoro Yang Zhiyuan, estas, ke post trakto per nanometra materialo, formiĝas nanometra aera tavolo sur la surfaco de ŝafa kaŝmira produkto, ĝi povas bremsi likvan akvoguton aŭ malgrandan animalan kaj plantan oleguton eniri en internon de vegetalfibro, pro tio la produkto havas funkcion de preventado kontraŭ akvo, oleo kaj polucio. Estas esplora centro pri tekniko de ŝafa kaŝimira produkto, instalita de la grupo Ordos, sendepende esplori kaj produkti la alt-sciencteknikan produkton. Yang Zhiyuan opiniis, ke ĉi tiuj alt-sciencteknikaj produktoj, sendepende esploritaj kaj produktitaj, ĝuste estas grava faktoro de gajno de marka statuso de la grupo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |