Vizitu Forumon

Interna Mongolio kreis markon de verda stepo

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

"Ĉielo estas pura, stepo verda kaj bovoj kaj ŝafoj vidataj, kiam vento blovas. Stepo estas vasta, lakto bongusta kaj bovina lakto kun la marko Yili fama." Ĉi tiuj vortoj estas en televida afiŝo de grupo Yili, fama entrepreno pri laktaĵo de Interna Mongolio. Pro la vasta stepo kaj senpolucia ekologia medio, preskaŭ de fondiĝo entreprenoj pri laktaĵo, kiel Yili, portas la stampon de "naturo, bonkvalito, verdeco kaj senpolucio". Kaj ĉi tia marka figuro decidis, ke la grupo Yili atentu kvaliton de laktaĵo. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Pan Gang konigis, ke livero de bonkvalitaj laktaĵoj estas la grava garantio de sukceso de la grupo. Li diris:

"En multaj jaroj, produktoj de Yili estas profunde bonvenigataj de konsumantoj, plej ŝlosila faktoro estas kvalito. Ni ĉiam konsideras evoluadon laŭ interesoj de konsumantoj, tial ni ĉiam konsideras kiel garantii liveron de bonkvalita bovina lakto al ĉinoj."

Pan Gang diris, ke entreprenoj pri laktaĵoj precipe atentas konstruadon de laktofonta bazo, ĉar altkvalitaj laktaĵoj fontas en bonkvalita laktofonto. Tial, Yili establis skaligajn paŝtejojn kaj laktobovinajn specialajn bredejojn, paŝtistoj kolektas laktobovinojn kaj faras normigan bredadon, kaj entrepreno liveras al paŝtistoj unuecajn brutonutraĵojn kaj parigon, tial fonte garantias kvaliton de laktaĵoj.

Nun en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, formiĝis skaliga marka amaso de verda stepo. Laŭ statistiko, en ĉiuj 1 600 markoj de Interna Mongolio, ekzistas unu fama marko, konfirmita de ĉina industria kaj komerca fako.

Stepo donis al ĉi tiuj markaj entreprenoj vivecon kaj aktivecon, samtempe ĉi tiuj entreprenoj repagas al la stepo, ili servas kiel lokomotivo akcelanta ekonomian kaj socian evoluadon de Interna Mongolio. Interalie, solvo de loka enoficiga problemo estas plej elstara. Ekzemple, la grupo Yili kreis centmilojn da enoficigaj ŝancoj al kamparanoj kaj paŝtistoj en iuj malriĉaj lokoj. En la fino de 2006, mono, pagita de Yili al bredantoj de laktobovinoj, superis 10 miliardojn da juanoj kaj helpis al milionoj da bredantoj de laktobovinoj riĉiĝi.

Bredanto de gubernio Tuoketuo sinjoro Cao Youtang sin movis en paŝtejon de Yili pro la fama marko Yili. En la lastaj pli ol 3 jaroj, la nombro de liaj laktobovinoj pliiĝis de10 al pli ol 50, kompare kun antaŭe, produkta kvanto de lakto de ĉiuj bovinoj multe altiĝis. Pri tio, Cao Youtang tre kontentas. Li diris:

"Pro la brutonutraĵo, liverata de Yili, antaŭaj bovinoj jam estas plibonigitaj, ankaŭ malmulte saniĝis, kaj produkta kvanto de lakto pliiĝis."

Kompreneble, la registaro de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio forte subtenas entreprenojn en la flanko de establo de marko. Estro de Huhehoto, la ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, sinjoro Tang Aijun diris, ke lokaj registaroj ne intervenas en evoluadon de ĉi tiuj entreprenoj, sed aktive stimulas ilin disvolviĝi en la tuta lando, eĉ en la tuta mondo. Li diris:

"Ni stimulas ilian evoluadon en diversaj lokoj de la mondo. Ni stimulas ilin sane, egalece kaj laŭleĝe konkurenci."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto