Vizitu Forumon

Ĉinio aktive perfektigos eksterlanden laboran servon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Sekve de laŭpaŝa profundigo de ĉina ekstera ekonomia kunlaboro kaj rapida plenumado de la strategio de marŝo eksteren, pli kaj pli da ĉinoj iris el Ĉinio kaj laboras en aliaj landoj. Por protekti iliajn rajtojn kaj interesojn, la ĉina registaro aktive perfektigos eksterlandan laboran servon. Hodiaŭ ni babilos pri stato ĉiflanka.

"Ĉi tie estas voĉa sistemo de ĉina tutlanda eksterlanda labora servo, la ĉina Ministerio pri Komerco bonvenigas vin peti informojn pri eksterlandaj laboroj kaj proponas, ke antaŭ la konsulto vi unue komprenu specialan sugeston pri eksterlanda laboro."

Ĉi tiu estas voĉa konsultiĝa telefona sistemo pri eksterlanda labora servo, antaŭ nelonge malfermita de la ĉina Ministerio pri Komerco.

La sistemo speciale liveras servadon al personoj, kiuj volas labori en aliaj landoj. Per ĉi tiu telefono, homoj kun demandoj povas senpage preni diversajn informojn pri eksterlanda laboro, inkluzive de laŭleĝeco de korporacioj, senditaj eksterlanden, vereco de programoj, procedo kaj kondiĉo de eksterlanda labora servo kaj menciindaj aferoj de subskribo de labora kontrakto.

Estro de kunlabora departemento sub la ĉina Ministerio pri Komerco sinjoro Wu Xilin diris, ke malfermo de ĉi tia telefona sistemo ĝuste celas konduki laborantojn per regula kanalo labori en aliaj landoj kaj protekti iliajn rajtojn. Li diris:

"Pro la malfermo de la voĉa telefona sistemo, laborantoj povas per oportuna telefona serĉa metodo ĝustatempe koni politikon pri eksterlanda laboro de la registaro, kompreni plej bazan kaj praktikan komunan saĝon pri eksterlanda laboro, por realigi la efikon de kontrolado de eksterlanda labora risko, redukto de kosto kaj protekto de propraj interesoj."

Ĉar riĉfontoj de laboraj fortoj estas abundaj kaj relative malmultekostaj, de la lastaj jaroj ĉina ekstera eksporto de laborfortoj laŭgrade varmiĝas. Pli kaj pli da ĉinoj laboras en aliaj landoj. Laŭ statistiko, ĝis nun Ĉinio jam sendis 4 milionojn da fojoj de laborantoj eksteren, la nombro de laborantoj en aliaj landoj atingis 730 mil, ili troviĝas en pli ol 160 landoj kaj regionoj kaj rilatas al inĝenieriaĵo, restoracio, navigacio kaj aliaj fakoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto