Vizitu Forumon

Ĉinio aktive perfektigos eksterlanden laboran servon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

La skalo de ĉina ekstera eksporto de laborfortoj estas pli kaj pli granda, samtempe kun tio aperis iuj problemoj. Estro de la kunlabora departemento sub la ĉina Ministerio pri Komerco sinjoro Wu Xilin diris:

"En la socio, iuj kontraŭleĝaj entreprenoj aŭ personoj per la preteksto de labora kunlaboro trompis niajn laborantojn. Efektive, ili ne havas laboran kontrakton, sed varbis laborantojn, prenis multan monon kaj fine ne povas sendi la laborantojn."

Pri ĉi tiuj problemoj, la ĉina Ministerio pri Komerco jam alprenis rimedojn, ekzemple ekzamenon de entreprena negoca kvalifiko, difinon kaj ekzamenon de kontrakta programo kaj ekzamenon de kosta normo, laŭleĝe protektas rajtojn de laborantoj. Samtempe, la ministerio rigore plenumas sistemon de trejno kaj ekzameno de eksterlaboraj personoj kaj altigis ilian kvaliton.

Laŭ konigo, por eviti trompiĝon de personoj, kiuj laboros en aliaj landoj, la ĉina Ministerio pri Komerco presis 500 mil propagandajn librojn pri laboro en aliaj landoj kaj senpage dissendis ilin al la publiko. Samtempe sur la ĉefpaĝo de la retejo de la ministerio, oni instalis temon pri laboro en aliaj landoj kaj liveras al laborantoj politikan eksplikon, surrete solvas demandojn, ĝustatempe publikigas anticipan alarmon pri sekureco de laboro en aliaj landoj kaj informojn pri nefidindaj programoj.

En la pasinteco, multaj entreprenoj maltrankvilis, ke pro iuj kialoj laborantoj, senditaj al aliaj landoj, ne plenumas kontrakton, sed alportas perdon al la entrepreno, tial ili postulis, ke la laborantoj pagu kelkan garantian fonduson. Nun, ĉi tiu garantia fonduso jam estis nuligita kaj ŝanĝita kiel asekuro pri plenumo de kontrakto, tio ege reduktis ekonomian ŝarĝon de laborantoj, kiuj laboras en aliaj landoj. Wu Xilin diris:

"Laborantoj ofte vivas tre malfacile, antaŭ ol iri el Ĉinio, ili devis pagi amason da garantia fonduso, tio alportis grandan ŝarĝon al familio. Ni alprenis rimedojn kaj igis ilin aĉeti asekuron pri plenumo de kontrakto, la kosto malpliiĝas. La asekuro kostas nur centojn da juanoj."

Ĉina internacia talentulmerkata centro estas laborapera establaĵo, laboras ĉefe pri pera negoco de internaciaj kaj enlandaj talentuloj, politika konsultiĝo, talentula takso kaj talentula trejno. La centro instalis dekojn da agentejoj en la mondo, longtempe kontaktiĝas kun fremdlandaj dungantaj korporacioj kaj faras esploron. Kiel la serva establaĵo de eksterlanda labora servo, la centro liveras al laborantoj diversajn garantiajn rimedojn.

Direktoro de la centro sinjoro Bu Xiangyu plenas de fido pri la perspektivo de ĉina eksterlabora kunlaboro. Li diris:

"La perspektivo de ĉina eksterlandalabora kunlaboro estas pli kaj pli vasta, tio estas certa. Cetere, enlanda laborforta kvalito senĉese pliiĝas, nun laborantoj lertaj en la angla lingvo kaj kun universitata diplomo aliĝis en la grupo, kvalito pliiĝis, ankaŭ fremdlanda bezono grandiĝis, tial laŭ ni la perspektivo estas brila."

Asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Chen Jian montris, ke nun eksterlandalabora kunlaboro jam fariĝis la grava enhavo de ĉina ekstera ekonomia kaj komerca kunlaboro. Por Ĉinio, evoluado de la eksterlandalabora kunlaboro ne nur pliigos fremdvalutan enspezon, plibonigos familian ekonomian enspezon de laborantoj, kiuj estas senditaj al aliaj landoj, sed ankaŭ parte malstreĉos ĉinan enoficigan premon kaj akcelos ekonomian evoluadon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto