Vizitu Forumon

Panjin kreas ĉinan bazon de petrolekipaĵa fabrikado(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

La urbo Panjin sidas en sudokcidenta regiono de la ĉina provinco Liaoning, estas ĉemara urbo. Sekve de prosperigo de ĉina nordorienta malnova industria bazo kaj ekspluato de liaoning-a ĉemara ekonomia zono, dank' al abundaj naturaj riĉfontoj, oportuna trafiko kaj bela medio, ekonomia ekspluatejo de Panjin forte disvolvas petrolekipaĵan fabrikadon kaj kreas ĉinan bazon de petrolekipaĵa fabrikado. Hodiaŭ ni konigos al vi evoluan staton de la fabrikado en Panjin.

En la urbo Panjin troviĝas ĉina 3-a granda olekampo, la olekampo Liaohe , pli ol duono de totala enurba produkta valoro estis kontribuita el la olekampo Liaohe. En la lastaj jaroj, sekve de redukto de olea ekspluata kvanto, la ekonomio de la urbo Panjin estis ege influita. Sekretario de la urba komitato de la Komunista Partio de Ĉinio sinjoro Chen Haibo diris intervjuate:

"Redukto de produkta kvanto de riĉfontoj de oleo kaj naturgaso bremsas la panjin-an ekonomion, kaj la bremsado estas pli kaj pli klara, tial pli kaj pli urĝe necesas realigo de kontinuigebla evoluado de la riĉfonta urbo. Por tio, ni difinis 3 grandajn gravajn taskojn por la period de 2006 ĝis 2010, laŭ ĝenerala evolua pensado: la unua estas ega evoluigo de sekvaj industrioj kaj realigo de kontinuigebla evoluigo de la riĉfonta urbo Panjin."

La evoluigo de sekvaj industrioj, menciita de sinjoro Chen Haibo, montris, ke oni ludas panjin-an riĉfontan superecon, transmovas petrolajn prospektoradon kaj ekspluaton al petrolekipaĵa fabrikado kaj teknika servado, utiligas fortan bezonon de la internacia socio al petrolo, elstare disvolvas petrolan kemian industrion, plastan industrion, mekanikan konstruon kaj konstruajn materialojn kaj ekipaĵan fabrikadon. Nome, oni kreas Panjin kiel ĉinan bazon de petrolekipaĵa fabrikado.

Por realigi la evoluan strategion, en 2005 la urbo Panjin konstruis ekonomian ekspluatejon, altiris alt-nov-teknikajn entreprenojn pri petrolekipaĵa fabrikado per favoraj kondiĉoj. La ekspluatejo speciale instalis zonon de petrola alt-nov-teknika industrio kaj ĉefe disvolvas petrolekipaĵan fabrikadon, petrolan kemi-industrian teknikan servadon kaj plastan kemi-industrian produkton. Nun, iuj grandskalaj petrolekipaĵaj fabrikoj jam instalis filiojn en la ekspluatejo.

Petrolekipaĵa limigita korporacio Liaohe Baoshi estas kunlabore organizita de petrola mekanika korporacio Baoji, kiu sidas en la mezokcidento, kaj liaohe-a petrola prospektora buroo, la korporacio laboras ĉefe pri esploro kaj produkto de petrolaj drilmaŝinoj kaj la totala investo atingis 2 miliardojn da juanoj. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Hu Dexiang montris intervjuate, ke la geografia situo de Panjin relative konformas al evoluigo de petrolekipaĵa fabrikado. Li diris:

"Ĉinaj grandaj entreprenoj pri petrolekipaĵa fabrikado sidas en okcidentaj lokoj, sed ĉi tiuj lokoj ne havas havenon, ili devas transporti produktojn al ĉemaraj lokoj. Nia urbo najbaras al la haveno Dalian, ni ankaŭ konstruas havenon, tial nia geografika supereco estas klara."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto