Vizitu Forumon

Panjin kreas ĉinan bazon de petrolekipaĵa fabrikado(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Hu Dexiang diris, ke pro bona investa medio de la ekspluatejo, entreprenoj rapide disvolviĝas, post du jaroj de la fondiĝo la produkta valoro jam atingis 800 milionojn da juanoj, kvinobliĝis ol tiu en la komenco, produktoj estas eksportataj al amerikaj, eŭropaj, mezorientaj, mezaziaj kaj sudorientaziaj pli ol 40 landoj kaj regionoj. En la estonteco, la korporacio plivastigos negocon al fabrikado kaj ekspluato de maraj petrolekipaĵoj.

Nun, la nombro de ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj enirintaj en la petrolan alt-nov-teknikan zonon de la ekspluatejo jam proksimiĝis al 60, interalie la nombro de entreprenoj pri petrolekipaĵa fabrikado kaj petrolinĝenieriaĵa teknika servado atingis 28. Ĉi tiuj entreprenoj produktas 30 specojn de petrolaj ekipaĵoj.

Vicestro de la panjin-a ekonomia ekspluatejo sinjoro Li Yongfu esprimis, ke sekve de laŭgrada pliiĝo de internacia petrola prezaro, efiko de panjin-aj petrolekipaĵaj fabrikoj estas pli kaj pli bona kaj ilia skalo estas pli kaj pli granda. Li diris:

"Ni altiris iujn entreprenojn pri ekipaĵa fabrikado rilatajn al olekampaj produktado kaj ekspluatado, sekve la medio de alta petrola prezaro, ĉi tiuj entreprenoj rapide disvolviĝas, ili laŭgrade potencas kaj posedas kelkan skalon kaj kolektan efikon, pro tio aperis ege altrapida evoluiga periodo de nia petrolekipaĵa fabrikado."

Li Yongfu diris, ke la duaperiod kaj la triaperioda inĝenieriaĵoj de la petrola alt-nov-teknika zono estas konstruataj kaj preparataj. Sekve de la senĉesa plibonigo de investa medio de la zono, pli kaj pli da entreprenoj pri petrolekipaĵaj fabrikado, esploro kaj ekspluato investos kaj kreos entreprenojn en Panjin.

Li Yongfu antaŭkalkulis, ke de 2006 ĝis 2010 la petrolekipaĵa fabrikado tenos la jaran meznombran kreskan rapidecon je pli ol 30%. Li esprimis, ke en 2010 Panjin unuapaŝe realigos la celon de tutlanda bazo pri petrolekipaĵa fabrikado kaj tutlanda centro pri petrola alt-novaj teknikoj.

Li Yongfu diris, ke en 2015 Panjin finkonstruos la bazon pri petrolekipaĵa fabrikado, tiam la bazo povos liveri bonan subtenon al ĉinaj petrolaj prospektorado kaj ekspluato, ankaŭ bone akceli lokan ekonomian evoluigon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto