Vizitu Forumon

Liaoning-a industria marko marŝis al mondo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Ĉina provinco Liaoning sidas en la ĉina nordorienta regiono, estas unu el ĉinaj malnovaj industriaj bazoj. En la lastaj jaroj, per propra industria disvolva forto, Liaoning kreis amason da industriaj famaj markoj kaj laŭgrade kondukis la markojn al la mondo.

La 26-an de decembro en 2006, matĉejo de naĝo kaj plonĝo de Pekinaj Olimpikoj "Shuilifang",esperante "Akvokubo", vestis al si lastan diafragman palton. Kaj la diafragma strukturo de "Shuilifang" ĝuste estas konstruita de liaoning-a grupo Yuanda. Programa direktoro de la grupo pri la diafragma strukturo de "akvokubo" sinjoro Yu Lansong konigis:

"Unue, Shuilifang igas vin senti kristalecon, ĝi vere ŝajnas veziko kaj atingas imagan efikon de desegnisto. Dum konstruado, multaj pekinanoj, eĉ homoj vojaĝantaj en Pekino, esperas proksime vidi Shuilifang, la aspekto tute estas nova. Oni neniam vidis ĉi tian konstruaĵon, se vi eniros en la internon, vi vidos ĝian ŝanĝiĝon de diversaj formoj kaj koloroj kaj kunligos vin en la 'vezikon', vi havos alian senton."

La speciala termino de diafragma strukturo de "Shuilifang" estas "kurtenomuro". La liaoning-a grupo Yuanda ĉiam estas fama pro konstruado de kurtenomuro, ĝiaj produktoj estas vendataj al pli ol 120 landoj kaj regionoj de la mondo. Per instalo de filioj kaj agentejoj, la grupo realigis ordigon de tutmondaj negocaj riĉfontoj kaj radiadan funkcion de venda serva reto. Nun, inĝenieriaĵoj, konstruitaj kaj konstruataj de la grupo, jam troviĝas en la tuta mondo.

Nun, metro en Shenyang ĉefurbo de la provinco Liaoning, estas varme konstruata, kaj "ŝilda maŝino", speciala mekanikaĵo por fosi tunelon en la konstruado, estas produktita de shenyang-a pezmekanika grupa limigita korporacio. Estro de akademio de esploro kaj desegno de pezaj mekanikaĵoj sub la grupo sinjoro Li Zhibo konigis al raportisto la superecon de la "ŝilda maŝino", produktita de Shenyang. Li diris:

"Nia supereco estas, ke uza stabileco kaj vivdaŭreco de niaj ŝildaj maŝinoj estas pli bona ol tiuj de japanaj korporacioj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto