Vizitu Forumon

Liaoning-a industria marko marŝis al mondo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Laŭ konigo, la konstruado de shenyang-a metroa 1-a linio bezonas 3 ŝildajn maŝinojn kaj la totala valoro superis 100 milionojn da juanoj. Nun en la tuta mondo nur kelkaj landoj havas la kapablon produkti ĉi tiajn grandajn maŝinojn. "Ŝilda maŝino" nur estas unu el famaj produktoj de shenyang-a pezmekanika grupa limigita korporacio, ankaŭ karbopulvoviga maŝino por subtila prilaboro de karbo estas fama produkto de la grupo. Sinjoro Li Zhibo, estro de akademio de esploro kaj desegno de pezaj mekanikaĵoj sub la grupo, konigis, ke en 1958 la grupo produktis la ĉinan unuan ŝtala-bidan karbofrotan maŝinon. Dank' al multjara klopodado, produktoj de karbofrota maŝino jam formis serion da markoj kaj havas monde progresintan nivelon. Li diris:

"Shenyang-a pezmekanika grupo estas la ĉina plej granda entrepreno pri farado de karbofrota maŝino, havas multajn monde progresintajn teknikojn. En 2006, produktoj de karbofrota maŝino estis taksitaj kiel ĉina fama produkto, interalie multaj teknikoj estas unue kreitaj en la mondo. En la serio da produktoj de karbofrota maŝino, 12 teknikoj apartenas al patentaj teknikoj."

Kompreneble, industriaj markoj de Liaoning ne nur estas ĉi tiuj.

Respondeculo de oficejo de liaoning-a komitato de akcelado de fama-marka strategio sinjoro Meng Xiangmin diris, ke kiel unu el ĉinaj bazoj de ekipaĵa produktado, de la lastaj jaroj la provinco Liaoning tre atentas plenumadon de strategio de industriaj famaj markoj. Li diris:

"La laboro pri kreo de famaj markoj estas atentata kaj forte subtenata de la provinca registaro, en 2005 produktoj de 10 famaj markoj de Liaoning estis taksitaj kiel ĉinaj fama-markaj produktoj, poste en la lasta jaro ankaŭ 18 produktoj akiris ĉinajn famajn markojn. Ĝis nun, Liaoning posedas 34 ĉinajn fama-markajn produktojn."

Laŭ disvolva plano pri famaj markoj, ellaborita de Liaoning, en 2010 en Liaoning, formiĝos 2 mondaj markoj kaj la nombro de ĉinaj fama-markaj produktoj superos 50. Por realigi la celon, ĉefa konstrua bazo de liaoning-a industria marko, shenyang-a nova kvartalo Tiexi jam estas preta. Vicestro de la kvartalo sinjoro Dong Feng plenas de fido. Li konigis:

"Por plivastigi industrion, ni devas dependi de niaj entreprenoj. Ni kreos 20 mondajn entreprenojn, nia difino estas: entreprenoj posedu teknikan eksportan kapablon kaj kapitalan eksportan kapablon, samtempe produktan kompletan kapablon kaj inĝenieriaĵan kompletan kapablon, kaj havu kernan lokon kaj gvidan kapablon en fakoj. Ni rigardas ekipaĵan produktadon kiel la kernon de Tiexi kaj kreos nian kolektejon de ekipaĵa produktado kiel mondan bazon de ekipaĵa produktado kun internacia konkurenca forto."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto