|
|
||
"Oni certe protektos medion. Tio estas senduba."
Xu diris tion, ankaŭ gvidis civitanojn de Xuzhou fari tion. Por aspekto de verda montaro kaj pura akvo, la urba registaro faris multajn laborojn en plibonigo de la medio. Li diris:
"Xuzhou estas karba kaj trafik-artika urbo, en kelka tempo oni diris, ke enirinte en Xuzhou, homoj unue manĝos "2 liang-ojn da tero". En la lastaj 2 jaroj, ni fermis kaldronegojn en la urbo. En la karba urbo, ni uzas ne karbon, sed naturgason, gason, ĉi tiajn purajn energiojn. Samtempe najbaraj kemi-industriaj fabrikoj formoviĝis kaj kreis kondiĉon al la urba medio."
Laŭ konigo, Xuzhou sinsekve fermis 47 malgrandajn cementajn fabrikojn, 117 malgrandajn paperfabrikojn, ĉiuflanke kaj ĝisfunde fermis malgrandajn karbajn kavojn, nuligis 646 kaldronegojn kaj 740 fumtubojn en la urba centro. Dank' al serio da ordigoj, urba media kaj aera kvalito altiĝis en sinsekvaj jaroj. De la kuranta jaro, la proporcio de la nombro de tagoj, en kiuj la vetera kvalito atingis aŭ estas pli bona ol la dua rango estas 83,4%. La bona junga rimedo akiris klaran efikon. Ĉina Mediprotekta Buroo enlistigis Xuzhou kiel "unu el la urboj, kies proporcio de bonaj tagoj altiĝis pli rapide".
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |