Vizitu Forumon

Xuzhou-a harmonia disvolvo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Kiel "Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero" kaj "Inĝenieriaĵo de Qinghai-Tibeta Fervojo", "Inĝenieriaĵo de Konduko de Akvo el Sudo al Nordo de Ĉinio" estas unu el tre grandaj inĝenieriaĵoj de Ĉinio, Kaj Xuzhou estas la grava urbo de la inĝenieriaĵo, la "inĝenieriaĵo de kondukt de akvo el sudo al nordo" de Xuzhou, tra Weishanhu de la provinco Shandong, venas al la ĉefurbo Pekino, tial Ĉinio tre atentas akvan medion de la inĝenieriaĵo en koncernaj urboj, precipe en Xuzhou. En la lastaj jaroj, Xuzhou forte plenumis "inĝenieriaĵon de akva purigo", ĉiuflanke akcelis ellasadon de akvo atinganta normon, finkonstruis kanalon je 51,4 kilometroj en la urbo por detranĉi polucian akvon, sinsekve konstruis 9 grandajn poluci-akvajn traktajn fabrikojn kaj establis aŭtomatan kontrolan sistemon de fonto kaj kvalito de trinka akvo por ke popolanoj havu puran akvon.

Xu Ming opiniis, ke beleco de iu urbo estas decidita de du flankoj: unu estas akvo kaj la alia estas verdeco. Tial, en la lastaj 2 jaroj, forte bonigante akvan medion, Xuzhou fortigis verdigon. Nun en Xuzhou, pokapa areo de verda tero proksimiĝas al 8 kvadrataj metroj, kaj ĝia arbara kovra proporcio atingis 23% kaj okupas la unuan lokon en Jiangsu dank' al ĉio ĉi Xuzhou jam fariĝis la unua ŝtata parko urbo en la nordo de Jiangsu.

La naturmedia plibonigo ege pliigis sintezan forton de la urbo. Kaj pro pli kaj pli potenca sinteza forto, Xuzhou fariĝis la ideala urbo por investo kaj disvolvo de transmaraj entreprenistoj.

Parolante pri varbo de komercistoj kaj enkonduko de kapitalo, Xu Ming bonvenigis transmarajn amikojn fari investon kaj disvolviĝi en Xuzhou. Li ankaŭ faris konkretan postulon al investantaj entreprenoj kaj programoj. Li diris:

"Unue, entreprenoj kun malmulta polucio kaj teknika enhavo estas plej bonvenigataj. Due, ni bonvenigas entreprenojn, kiuj pliigos postenojn. Trie, alt-nov-teknikaj entreprenoj estas grava punkto de nia investo kaj favoro. Ni liveris oportunajn kondiĉojn en diversaj flankoj, ni havas specialan administran nivelon por ĉinaj kaj fremdlandaj investantoj, kaj oni povas fini ĉiujn procedojn en unu fenestro kaj unu fojo."

Pro la bona ekonomia kaj investa medio, Xuzhou senĉese altiris eksterajn kapitalojn. Ĝis nun, jam 13 entreprenoj el mondaj 500 potencoj investis 17 programojn en Xuzhou, la investa totala sumo superis 600 milionojn da usonaj dolaroj. Senĉesa internacia kapitalo kaj progresinta produkta administra modelo pliigis senliman ĉarmon al la xuzhou-a ekonomio.

Pro brila historia kulturo, bona ekologia medio, harmonia urba spirito kaj rapide disvolviĝanta ekonomio, Xuzhou viglas kaj ĉarmas.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto