Vizitu Forumon

Xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

La provinco Qinghai sidas en la ĉina nordokcidenta regiono kaj la nordoriento de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, ĝi estas la fonto de Yangzi-rivero, Flava Rivero kaj aliaj ĉinaj ĉefaj riveroj, ankaŭ unu el gravaj provincoj de ĉina okcidenta ekspluato. Xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo sidas en Xiniang, la ĉefurbo de la provinco Qinghai, estas la unika ŝtatanivela ekonomia kaj teknika ekspluatejo en la provinco Qinghai. De la lastaj jaroj ĝi estas la plej granda brila punkto de qinghai-a ekonomia disvolvo.

En julio de la jaro 2000, la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo oficiale fondiĝis. Tiam, la ekspluatejo vere komenciĝis de nulo. Sen unu fabrikejo, kun 100 mil juanoj, asignitaj de la urba registaro, fondintoj de la ekspluatejo komencis penegan kreon de entreprenoj.

Dank' al 7-jara senĉesa klopodado, la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo unuapaŝe formis la industrian mekanismon kun la ĉefa parto de metala fandiĝo, malkruda kemi-industrio, mekanika prilaborado, konstruaj materialoj, biofarmacio, verdaj agrikulturaj produktoj kaj prilaborado de sanigaj produktoj, la nombro de entreprenoj en la ekspluatejo superis 500, fikskapitala investo superis 10 miliardojn da juanoj kaj la nombro de rektaj laborantoj proksimiĝis al 20 mil.

Vicestro de ekonomia kaj plana komitato de la provinco Qinghai sinjoro Chen Zhizhong esprimis, ke la evoluigo de la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo efike akcelis qinghai-an industrian disvolvon. Li diris:

"De la lastaj jaroj, la provinca industria ekonomia situacio bone disvolviĝas. En la jaro 2006, provincaj industrioj, kiuj formis skalon, finis la aldonan valoron je 24,03 miliardoj da juanoj. Ĉi tiu atingo profitas de industria kreskado de gravpunktaj lokoj, precipe la kreska rapideco de la xining-a industrio atingis 25,5% kaj okupis la unuan lokon de la provinco."

La oficisto esprimis, ke la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo jam reguligis kaj plibonigis ekonomian strukturon kaj ludis demonstran kaj gvidan rolon en la akcelado de la provinca ekonomia disvolvo.

Ĉi tia disvolva rapideco de la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo intime rilatas al la evoluiga strategio, alprenita de administra establaĵo de la ekspluatejo. Respondeculo de la ekspluatejo sinjoro Guo Tianming opiniis, ke enkonduko de eksterprovincaj progresintaj produktaj teknikoj kaj disvolvaj konceptoj estas unu el ŝlosilaj faktoroj de la sukceso de la ekspluatejo. Li diris:

"Qinghai vere bezonas monon, sed laŭ mi, koncepto kaj pensado estas pli gravaj. Kreo de la ekspluatejo efektive celas enkonduki iujn progresintajn konceptojn, vendajn retajn riĉfontojn kaj administrajn metodojn, kreo de la platformo ĝuste celas ludi niajn riĉfontajn superecojn, formi industrian skalon, ludi demonstran kaj gvidan rolon kaj ŝanĝi la antaŭan fizionomion de malgrandeco, amplekseco kaj kontento pro riĉeto."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto