Vizitu Forumon

Xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:30

Ĝuste gvidate de ĉi tia nova disvolva koncepto kaj funkcia mekanismo, en unu jaro post fondiĝo de la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo, ege progresis konstruado de bazaj instalaĵoj, konstruado de industriaj programoj, varbo de komercistoj kaj enkonduko de kapitaloj kaj ekspluateja administrado.

Antaŭ unu jaro, qinghua-bozhong-a bioteknika limigita korporacio eniris en la ekspluatejon, ĝi estas alt-scienc-teknika korporacio. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Lu Changzheng opiniis, ke la ekspluatejo estas ne nur la grava bazo konstruanta kaj fortiganta trajtan ekonomion kaj superecajn industriojn, sed ankaŭ la grava portilo de qinghai-provinco por realigi novtipan industriigan procezon. Li diris:

"Ni estas en Qinghai nur pli ol unu jaron, sed profunde spertis la rapidan disvolvon de la ekspluatejo, eble nun estas la grava ŝanco, ke qinghai-a ekonomio esence saltu. En la nuna disvolva tendenco, por pli rapida kaj pli forta disvolvo, laŭ mi oni devas formi ĉi tian industrian kolektivon, nome koncernaj entreprenoj kaj industrioj amasiĝu kaj formu industrian agregaton. Tial, aperos supereco de multaj entreprenoj kaj regiona industrio."

Nun, la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo jam fariĝis la grava platformo por qinghai-aj malfermo kaj kunlaboro. Qinghai-a mingxing-a bio-inĝenieriaĵa limigita korporacio estas investita de taiwan-a komercisto. Ĝenerala direktoro el Taiwan sinjoro Zhao Xia diris:

"Mi loĝas en Xining pli ol 4 jarojn, Qinghai vere estas limigita de iuj kondiĉoj, sed tiaj disvolvaj volo kaj sinteno estas pli bonaj kaj pli fortaj ol tiuj en la interno. La registaro sincere esperas vian venon. Mi profunde sentis, ke la registaro relative atentas la ekspluatejon kaj havas kelkajn favorajn politikojn por la ekspluatejo, kaj kompare kun aliaj lokoj, la ekspluatejo pli multe havas la pensadon de servado, tial la servado de la ekspluateja registaro estas pli ampleksa."

En la lastaj jaroj, kun la celo de kulturado kaj evoluigo de trajtaj industrioj, la provinco Qinghai pluapaŝe plibonigis ekspluatejan disvolvan politikon kaj fortigis enkondukon de bonaj programoj. Akcelate de la registaro, rapideco kaj kvalito de kapitala enkonduko senĉese altiĝis kaj la ekspluateja evoluigo eniris en rapidan periodon.

Laŭ antaŭkalkulo, en 2010 la produkta totala sumo de la xining-a ekonomia kaj teknika ekspluatejo atingos 13,5 miliardojn da juanoj kaj pli ol 50 mil homoj enoficiĝos. La evoluigo de la ekspluatejo certe akcelos la ekonomion de la provinco Qinghai.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto