Vizitu Forumon

Manzhouli-a komerco inter Ĉinio kaj Rusio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Manzhouli sidas en la nordo de la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, ĝi najbaras ĉe Rusio kaj Mongolio, estas la ĉina plej granda tervoja haveno al Rusio. En la lastaj jaroj, depende de propra situa supereco, Manzhouli aktive disvolvis komercon inter Ĉinio kaj Rusio kaj ĝia ekonomia nivelo troviĝas en la antaŭa vico de Ĉinio.

En la mezo de la 19-a jarcento, Ĉinio kaj Rusio komencis plej fruan landliman komercon en Manzhouli. Nun, Manzhouli jam fariĝis la ĉina plej granda tervoja haveno al Rusio, ĉiujare eksport-importaj varoj tra Manzhouli okupas preskaŭ 60% de la kvanto de komerco inter Ĉinio kaj Rusio.

En Manzhouli, plej prospera komerca strato estas la centro, kie rusoj aĉetas ĉinajn komercaĵojn. En butiko, raportisto babilis kun mastro de la butiko sinjoro Ye Xicheng. Ye Xicheng sciigis al la raportisto, ke ĉi tie negoco estas bona kaj rusoj tre ŝatas ĉinajn produktojn. Li diris:

"Mi venis ĉi tien antaŭ 4 jarojn negocas ĉefe pri vestoj, ŝuoj kaj aliaj malgrandaj produktoj, tute al Rusio. Ĉiumonata venda kvanto estas granda kaj negoca sumo atingas dekmil juanojn. Laŭ mi, perspektivo de landlima komerco estas bona."

Pro ofta kontaktiĝo kun rusoj, Ye Xicheng povas dialogai en la rusa lingvo. Nun li klopodas por lerni la mongolan lingvon, ĉar pli kaj pli da mongoloj venas al Manzhouli por negoco. Pro negoca varmo, ĉi tiu butiko jam ne povas kontentigi la bezonon, Ye Xicheng pretas lui alian lokalon en la urbo kaj komencos plivastigi la negocon en 2008.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto