Vizitu Forumon

Manzhouli-a komerco inter Ĉinio kaj Rusio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Adiaŭinte sinjoron Ye Xicheng, venis al alia butiko pri vestoj, la raportisto kaj renkontiĝis kun Vladislav, kiu venis el la Bajkala regiono. La ruso kaj montris al la raportisto siajn novajn pantalonojn, ĵus aĉetitaj el ĉina butiko, kaj babilis kun la raportisto.

"Mi ofte aĉetas aĵojn en Manzhouli, multaj amikoj loĝas ĉi tie, mi ŝatas Manzhouli, ĝi estas bela kaj komforta. Mi aĉetis vestojn, pantalonojn, ŝuojn kaj telefonojn ĉi tie. Kvalito de ĉinaj produktoj estas bona kaj prezo malalta."

Krom ĉi tiaj malgrandsumaj landlimaj komercoj, de la lastaj jaroj grandsumaj komercoj de Manzhouli al Rusio pliiĝas. Loka registara oficisto sinjoro Cao Haizheng informis pri tio, ke antaŭe Manzhouli nur transportis komercaĵojn ĉinajn kaj rusajn al la interno de la du landoj kaj ludis la vojan rolon. Sed nun Manzhouli disvolvas eksport-importan prilaboran industrion. Li diris:

"En la lasta jaro, ni ekfaris prilaboron de importita ligno, nun nia jara prilabora kapablo jam atingis 3 milionojn da kubmetroj. Eksporte ni prilaboras ĉefe legomon kaj frukton. Nun la skalo de la legoma prilaboro estas relative granda, legomoj en Rusio baze estas importitaj el Manzhouli."

Cao Haizheng diris, ke Manzhouli realigis ĉi tian disvolvon, ĉar ĝi havas la absolutan superecon de tervoja transporta trajnoŝanĝa stacio de la komerco inter Ĉinio kaj Rusio. Ĉiutage el Rusio preskaŭ 10 trajnoj plenaj de nafto kaj ligno atingas manzhouli-an havenon, ankaŭ el la haveno multaj trajnoj plenaj de aŭtoj, elektraj produktoj, malpezaj teksaĵoj, legomoj kaj fruktoj, faritaj de Ĉinio, atingas Rusion.

Vicestro de manzhouli-a havena oficejo sinjoro Liu Weihe konigis:

"Nia fervoja haveno ĉefe estas uzata por transportado de varoj, en la lasta jaro nia transporta kvanto atingis 21,71 milionojn da tunoj, en la kuranta jaro nia celo estas 24 milionoj da tunoj, en la unua duono de la kuranta jaro ni jam finis pli ol 12 milionojn da tunoj kaj finis pli ol duonon de la tasko."

Laŭ konigo, antaŭ 8 jaroj pro malbona medio, jara transporta kvanto estis nur preskaŭ 3 milionoj da tunoj. Por pliigi altiran forton de la haveno kaj akceli rapidan kreskon de la havena transporta kvanto, en 1999 la urbo Manzhouli komencis plibonigi havenan medion kaj altigi tradoganan efikon. Cetere, manzhouli-a dogano ankaŭ konstruis havenan loĝistikan kontrolan kaj administran sistemon kaj alprenis ĉinajn plej progresintajn teknikojn. Ĉi tiuj rimedoj grande altigis la transportan kapablon de la manzhouli-a haveno.

Bona havena medio kaj rapida tradogana efiko estas alte konataj de ĉinaj kaj rusaj komercistoj. Ĉina komercisto pri ligna prilaborado sinjoro Zhang Tieqiang diris:

"Ŝparita tempo estas ŝanĝita al mono, kosto de unu valizo malpliiĝis je preskaŭ 2 mil juanoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto