Vizitu Forumon

Ĉinio aktive iniciatas verdan minindustrion

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Mineralaj riĉfontoj estas la grava konsistiga parto de naturaj riĉfontoj, la ĉefa materia bazo de socia disvolvo de la homaro. Sekve de rapida evoluiĝo de ekonomia konstruado, bezono al mineralaj riĉfontoj urĝas tago post tago, kaj la problemo de detruo al ekologia medio, alportita de ekspluato de mineraloj estas pli kaj pli elstara, samtempe bremsis evoluiĝon de minerala ekonomio. Tial konstruo de verda mino kaj marŝo sur la vojo de verda minindustrio jam fariĝis la komuna kono de tutmonda minindustria rondo.

Antaŭ nelonge en Pekino, inaŭguriĝis la 9-a ĉina internacia konferenco pri minindustrio. Registaraj oficistoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj kaj pli ol 2 mil specialistoj kaj erudiciuloj sur la kampoj de minindustrio, financo, komerco kaj scienc-tekniko kolektiĝis, kun la temo "realigo de scienca disvolvo kaj akcelo de verda minindustrio" ili faris diskuton kaj interfluon. Ĉina ministro pri teritoriaj riĉfontoj sinjoro Xu Shaoshi esprimis en la konferenco, ke Ĉinio rapidigos disvolvon de verda minindustrio. Li diris:

"Sekve de rapida evoluiĝo de minindustrio, diverslandaj registaroj, entreprenoj kaj socirondoj pli multe atentas raciajn ekspluaton kaj utiligon de riĉfontoj kaj protekton de medio. Rapidigo de disvolvo de verda minindustrio fariĝas vasta komuna kono tago post tago. Ĉinio sin dediĉas al scienca disvolvo, plue persistas en la baza ŝtata politiko de energiŝparo kaj mediprotekto, firme marŝas sur la novtipa industriiga vojo de malalta konsumo de energio kaj malmulta media polucio. 'realigo de scienca disvolvo kaj akcelo de verda minindustrio' ĝuste estas la konkreta enkorpigo de ĉina marŝo sur la novtipa industriiga vojo sur la kampo de mineralaj riĉfontoj."

Verda minindustrio montris, ke en la ekspluata procezo, oni rigore plenumas sciencan kaj ordan ekspluaton, kontrolas interferon al minejo kaj najbara medio en kontroleblan amplekson, pri detruita kaj interferita parto oni devas per scienca desegno kaj progresintaj kaj raciaj efikaj rimedoj garantii ekziston, disvolvon kaj finon de mino kaj ĉiam konkordi kun najbara medio, tio enkorpigas respekton al la naturo. Verda minindustrio signifas ankaŭ, ke atentu komunan kontinuigeblan disvolvon de medio, ekonomio kaj socio, vere ŝanĝu trandician ekspluaton de mineralaj riĉfontoj, kiu konsumas mineralajn riĉfontojn kaj detruas medion, al kvalita kaj efika ekspluato kaj utiligo de mineralaj riĉfontoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto