Vizitu Forumon

Ĉinio aktive iniciatas verdan minindustrion

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Ĉina minindustria federacio estas la socia organizo kovranta ĉinan minindustrian fakon, ĝi celas akceli ĉinan minindustrian evoluiĝon. Estro de la asocio sinjoro Li Yuan diris, ke la asocio ludas tre pozitivan rolon en akcelo de disvolvo de verda minindustrio. Li diris:

"En la lastaj jaroj, ni fortigis esploron de gravaj problemoj, prezentis al la registaro fruktojn de 'minimuma ekspluata skalo kaj normo de gravaj minspecoj kaj minoj', 'esploro pri norma mekanismo de cirkula-ekonomia takso sur la kampo de mineralaj riĉfontoj' kaj verkis trejnajn librojn pri ŝparo kaj sinteza utiligo de mineralaj riĉfontoj."

Konstruo de verda mino estas komplika kaj sistema programo. Ĝi reprezentas ĝeneralan nivelon de minejaj ekspluato kaj utiligo, kontinue disvolvan potencialan forton kaj la kapablon protekti ekvilibrecon de ekologia medio. Totala karba rezervokvanto de karbmina grupo Datong en la ĉina meza provinco Shanxi proksimiĝas al 90 miliardoj da tunoj, ĉiujare ĝia produkta kaj transporta kapablo atingis cent milionojn da tunoj, ĝi estas unu el la ĉinaj plej grandaj karbaj produktejoj. En julio de 2006, la grupo finkonstruis modernan grandan karboproduktan bazon kun internacia progresinta nivelo, tashan-an karban cirkul-ekonomian ĝardenon. La ĝardeno estas vaste atentata de ĉina minindustria rondo. Estro de geologi-prospektorada fako sub la grupo sinjoro Liu Sheng konigis koncernan staton. Li diris:

"Nia tashan-a industria ĝardeno estas la modelo realigi verdan ekspluaton kaj disvolvi cirkulan ekonomion. Nia entrepreno ĉiam laŭ la celo klopodas por marŝi al la direkto de mediamika, riĉfontoŝpara kaj harmonia socio, kaj kontribuas nian forton al evoluado de ŝtataj entreprenoj kaj al la socio."

Klopodado de ĉinaj minindustriaj entreprenoj por disvolvi verdan minindustrion estas konfirmita kaj laŭdita de mondaj minindustriaj rondoj. Estro de fako pri minindustria investo de internacia financa korporacio sub Monda Banko sinjoro William Bulmer esprimis:  

"Monda Banko ĝojas vidi, ke la ĉina registaro, ĉinaj minindustriaj entreprenoj kaj multaj ĉinaj minindustriaj establaĵoj komprenis, ke oni devas alpreni rimedojn por protekti la medion. Klare, tio pli bone montras la koncepton pri kontinuigebla disvolvo de internacia financa korporacio. Ni konvinkiĝas, ke ĉinaj minindustriaj entreprenoj povas ludi pli gravan rolon en la procezo kaj establos bonan modelon al minindustria kontinuigebla disvolvo."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto