Vizitu Forumon

Enshi de Hubei forte popularigis modelon de mingasa cirkula produkto (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Enshi-a tujia-a kaj miao-a nacieca aŭtonoma subprovinco de la ĉina meza provinco Hubei sidas en profunda montaro, trafiko estas maloportuna kaj ekonomia evoluiĝo relative malprogresinta. De la lastaj jaroj, per forta popularigo de la modelo de mingasa cirkula produkto, ekologia medio estas plibonigita, ankaŭ produkto de agrikulturaj plantoj akcelita kaj vivo de kamparanoj pli kaj pli riĉa.

Per la tosta kanto, tujia-nacieca fraŭlino de Enshi bonvenigas gastojn. En Enshi, loĝas 27 naciminoritatoj, inkluzive de tujia-nacieco, miao-nacieco kaj dong-nacieco.

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, fondiĝis enshi-a tujia-a kaj miao-a nacieca aŭtonoma subprovinco, la areo de la subprovinco estas 24 mil kvadrataj kilometroj, la nombro de loĝantoj superas 3,8 milionojn, pli ol duone naciminoritataj.

Enshi-aj naciminoritatoj estas lertaj en kantado kaj dancado, ĉi tie homoj, kiam ili povas paroli kaj iri, povas jam kanti kaj danci. Cetere, ĉi tie naturaj vidindaĵoj estas belaj, la kovra proporcio de arbaro atingis 67%. Sed pro maloportuna trafiko, la disvolvo de industrio kaj agrikulturo malprogresis kaj pokapa jara enspezo ne atingis 1 800 juanojn, Enshi estas unu el la malriĉaj lokoj de Ĉinio.

Antaŭ 4 jaroj, Enshi grandskale ekpopularigis la modelon de mingasa cirkula produkto. Kamparanoj utiligas fekon de homoj kaj bestoj fari mingason por kuiro kaj bano, la likvaĵo kaj feĉo naskita dum la produkto de mingaso estas uzataj por irigacio. Tial mono estis ŝparata, ankaŭ kampara higiena kondiĉo estis grande plibonigata.

58-jara Hu Yongjiang estas unu el ĉinaj famaj specialistoj pri mingaso. Li opiniis, ke en la pasinteco, multaj urbanoj sentis naŭzon pro malbona kondiĉo de kamparaj necesejoj. Li diris:

"Niaj urbaj funkciuloj ofte diris, ke en la kamparo montaro estas verda, akvo pura kaj homoj bonkoraj, sed ili ne volas iri al la kamparo ĝuste pro la malbona higieno de necesejoj. Ili plej multe maltrankvilas pri necesejoj."

Sed, ĉi tiu stato ŝanĝiĝis post kiam kamparanoj establis mingascisternon, kaj en la kamparo oni ne vidas plu malpurajn necesejojn. Nun, lokanoj per kanalo ligas mingascisternon, banejon kaj kuirejon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto