Vizitu Forumon

Enshi de Hubei forte popularigis modelon de mingasa cirkula produkto (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Tan Guiying, vilaĝanino de la vilaĝo Xiaolabi de la gubernio Xianfeng de Enshi, sciigis al raportisto, ke mingasa utilo estas tre vasta, mingascisterno povas solvi multajn problemojn. Ŝi diris:

"Uutilo de mingaso estas multa en kuiro, bruligo kaj bano. Antaŭe en malvarmeta vetero, ĉiutage mi devis haki brullignojn, nun mi havas mingason, ne bezonas plu brullignojn. Kompreneble estas komforte. Ankaŭ mingaso estas senpaga."

Tan Guiying estas tre kontenta pri la vivo kun mingaso. Post kiam ŝi uzis mingason por kuiro, ŝi ne plu toleris fumon de brullignoj. Specialisto pri mingaso sinjoro Hu Yongjiang diris, ke la konstruo de mingascisterno ne nur liberigis virinojn de Enshi, sed ankaŭ protektis lokajn abundajn arbarajn riĉfontojn. Li diris:

"Ĉiuj amas belecon, sin ornaminte kamparaj virinoj estas pli belaj ol urbaj virinoj. En la pasinteco, viroj hakis brullignojn kaj virinoj bruligis lignojn kaj faris kuiron, brullignoj fumis, nun kamparaj virinoj belas. Tial reformiĝo de kuirejo kaj porka stalo liberigis virinojn. Cetere, kamparanoj ne bezonas plu brullignojn, tial la arbaro estas protektata."

Laŭ konigo, mingasa cirkula mekanismo estas uzata ne nur en ĉiutaga vivo, sed ankaŭ en produkto. Enshi-aj kamparanoj ĝuste rigardas neuzeblaĵojn naskitajn dum la produkto de mingaso kiel sterkojn. Specialistoj pri mingaso sinjoro Hu Yongjiang eksplikis bonaĵon de uzado de mingasaj neuzeblaĵoj. Li diris:

"Mingasa feĉo estas organika sterko, unuafoja grasigo al tearboj portas efikon en 5 jaroj."

Vicĝenerala sekretario de enshi-a komitato de la Partio sinjoro Li Guoqing opiniis, ke uzado estas senpaga kaj utila afero. Li kalkulis tion al la raportisto, ke por konstrui mingascisternon, kamparanoj pagas preskaŭ 1 600 juanojn, la registaro donas kompenson je mil juanoj, ĉiujare kamparanoj rekte akiris profiton je pli ol 500 juanoj el unu mingascisterno, kaj profito el plantado, bredo kaj prilaboro, akcelataj de mingaso, superis mil juanojn. Tial, krom mono pagita de kamparanoj mem por konstrui mingascisternon, kamparanoj pagas nenion. Li konigis, ke nun per mingasaj neuzeblaĵoj, lokanoj plantas tearbojn, ilia enspezo evidente altiĝis. Li diris:  

"Nun Enshi havas teĝardenojn kun la totala areo de 149 mil muoj, Enshi estas la unua granda urbo pri teo de la provinco Hubei. El unumua teĝardeno, kamparanoj akiros rektan ekonomian efikon je 3 mil janoj ĉiujare. Kaj iuj povas atingi 8 mil juanojn de rekta ekonomia efiko."

Laŭ konigo, nun pli ol duono de kamparanoj en enshi-a aŭtonoma subprovinco konstruis mingascisternon. Laŭ plano de la subprovinca registaro, en 2010 Enshi baze disvastigos mingasan uzadon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto