Vizitu Forumon

Disvolva vojo de ĉina Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono sidas en la ĉina nordokcidenta regiono, estas unu el la provincoj kaj regionoj, kies tera areo estas plej malmulta, ankaŭ unika hui-nacieca aŭtonoma regiono. En la regiono areanta pli ol 60 mil kvadratajn kilometrojn, loĝas pli ol 6 milionoj da homoj, interalie triono estas hui-naciecanoj. Kvankam laŭ loĝantaro, areo kaj ekonomia skalo Ningxia estas malgranda, tamen "riĉeco, potenco kaj beleco" estas ningxia-a disvolva celo. Hodiaŭ ni konigos al vi disvolvan vojon de Ningxia.

De la antikveco, Ningxia estas bela kaj riĉa tero kun multaj naciecoj kaj multaj kulturoj. Aganta prezidanto de Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono Wang Zhengwei estas ningxia-ano, en liaj okuloj Ningxia estas bela kaj magia.

"Ningxia estas la bela loko, ankaŭ la magia loko. Kvankam Ningxia estas malgranda regiono, tamen ĝi abundas je riĉfontoj. Unue, ĝia supereco de agrikulturaj riĉfontoj estas elstara, Ningxia havas la superecon de akvoutilo, tero kaj lumvarmo. Due, nia karba supereco estas elstara, en la tuta lando nia pokapa karba produktokvanto okupas la trian lokon, kaj pokapa elektruma kvanto okupas la unuan lokon. Ningxia ankaŭ havas profundan kulturan enhavon kaj multajn vidindaĵojn."

Sed, ĉar ĝi troviĝas en la okcidento, tero estas malgranda kaj disvolva spaco estas limigita, la disvolva rapideco kaj ekonomia skalo de Ningxia ĉiam havas relative grandan distancon disde tiu de la ĉina orienta regiono. Tial, antaŭ multaj jaroj kiam Ĉinio ekfunkciigis la strategion de okcidenta granda ekspluato, laŭ propra trajto Ningxia elmetis la disvolvan celon de "riĉeco, potenco kaj beleco el malgrandeco." Kaj laŭ Wang Zhengwei, aganta prezidanto de Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono, novprospera industrio, moderna agrikulturo, informadika tekniko kaj urba konstruo estas la ĉefaj punktoj de la estonta laboro. Sekve de akcelado de la sciencdisvolva koncepto, Ningxia oportune regulis industrian strukturon. Komence de 2007, en ĝenerala regiona aranĝo, Ningxia fariĝis unu el la ŝtataj ĉefaj regionoj de karba ekspluato. Kaj tio fontas en konstruata azia plej granda karbokemi-industria bazo, energikemi-industria bazo Ningdong. Ĉi tiu programo estas titolita "unua programo" de Ningxia kaj la totala investo superis 300 miliardojn da juanoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto