Vizitu Forumon

Disvolva vojo de ĉina Ningxia-a Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Wang Zhengwei konigis, ke elfoso de supereco kaj reguligo de industria strukturo estas la unua intenco de konstruo de la bazo. Li diris:

"Post kiam la centra registaro elmetis la koncepton pri scienca disvolvo, ni konsideras ŝanĝi la ningxia-an superecon de riĉfontoj al ekonomia supereco, nome ŝanĝi nian ekonomian disvolvan manieron. Ni devas fari strukturan reguligon strategie, ne simple vendi riĉfontojn kaj unuapaŝnivelajn produktojn. Gvidate de ĉi tiu koncepto pri scienca disvolvo, post esploro en multaj jaroj, Ningxia faris la decidon pri ekspluato de kemi-industria bazo Ningdong kiel la 'unua programo' de Ningxia, tiel nomata 'unua programo' estas la fonto de la espero de duobliĝo de ningxia-a totala produktovaloro."

De la konstruo en 2003, la energikemi-industria bazo Ningdong jam altiris investon de multaj enlandaj kaj internaciaj grandaj entrepenoj, pro tio elektroenergio, karbokemi-industrio kaj aliaj industrioj laŭgrade disvolviĝas. Fininte la programon, industria novaldona valoro pliiĝos je pli ol 76 miliardoj da juanoj, la cifero superas ningxia-an totalan produktovaloron en 2006, egalas al rekreo de "ekonomia Ningxia."

Wang Zhengwei diris, ke ankaŭ la "unua programo" devas ĉiuflanke konsideri portan forton de la ekologia medio kaj la disvolvan kontinuecon. Ningxia ankaŭ forte disvolvas senpoluciajn industriojn kaj prilaborajn industriojn de agrikulturaj kaj kromaj produktoj. En agrikulturo kaj paŝtado, Ningxia pli multe atentas uzi "verdan ludkarton" kaj metas median ordigon sur la unuan lokon. Wang Zhengwei diris:

"Alfrontante la estontan grandan evoluon, ni elmetis, ke ni devas bone ordi la medion, eĉ je la kosto de produktovaloro. Ni certe disvolvos altefikan agrikulturon, akvoŝparan agrikulturon kaj verdan agrikulturon, tio estas nia elirejo."

Samtempe kun tio, konstruo de bazaj instalaĵoj en ningxia-a kamparo estis perfektigita, kaj enspezo de kamparanoj senĉese altiĝis. Laŭ promeso de Wang Zhengwei, en la estonteco ĉiuj ningxia-aj kamparanoj povos pliigi enspezon je 3 mil juanoj ĉiujare, infanoj en kamparaj malriĉaj lokoj ricevos almenaŭ meznivelan profesian edukon, en 2008 ĉiuj vilaĝoj de Ningxia ligos sin kun internacia reto. Laŭ Wang Zhengwei, popolanoj povas ĝui pli da favoroj, tio estas la bazo de ekonomia disvolvo. Li diris:

"En la venonta paŝo, mi devas plej multe konsideri laboron de la registaro kaj aferojn de popolanoj, nome popolvivan problemon. Nun nia ekonomio vere disvolviĝas rapide, samtempe kun la ekonomia disvolvo ni devas igi popolanojn senti fruktojn de la reformado kaj disvolvo kaj ĝui la fruktojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto