|
|
||
Karaj aŭskultantoj, la kanto laŭdas ĉinan grandan gvidanton Mao Zedong. Shaoshan ĝuste estas la hejmloko de Mao Zedong. Multaj homoj venis tien por senti la medion, kie la gvidanto vivis. Ĉi tia turismo por altiri turistojn per revoluciaj memorlokoj, memoraĵoj kaj revolucia spirito estas titolita "ruĝa turismo" en Ĉinio.
Antaŭ kelkaj jaroj, shaoshan-a registaro penetreme observis, ke "ruĝa turismo" estas loka supereco. Post aktivaj penso kaj esploro, la loka registaro decidis krei shaoshan-an turismon kiel unuan markon de ĉina "ruĝa turismo".
Memorhalo de Mao Zedong estas shaoshan-a plej grava vidindaĵo. Ĉi tie, raporitsto vidis, ke la memorhalo estas hela kaj pura, hardvaraj instalaĵoj estas kompletaj, kaj ekzistas elektronika reeĥa serĉa sistemo de informoj. La memorhalo ankaŭ liveras senpagan eksplikan servadon. 12 ekspoziciejoj estis numeritaj tiel ke, laŭvice servistoj gvidas turistojn fari viziton.
"Ĉi tiu ekspoziciejo montras la kreskan procezon de Mao Zedong, de kamparana infano al firma marksisto."
En la lastaj jaroj, por krei la unuan markon de ĉina "ruĝa turismo", la shaoshan-a registaro uzis sciencan disvolvan projekton gvidi turisman ekonomian konstruon kaj klopodis en la flankoj de konstruo de bazaj instalaĵoj, media protekto, kvalita konstruo de laborantoj kaj ekspluato de koncernaj produktoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |