Vizitu Forumon

Ruĝa turismo de hunan-a shaoshan alcelis ekonomian rapidan disvolvon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

"En ĉi tiuj 5 jaroj, Shaoshan disvolviĝis plej rapide." Registara oficisto de Shaoshan Mao Yushi plej ŝatas paroli pri tio al aliaj homoj. Li atestis kaj travivis la turisman disvolvon de Shaoshan kaj havas profundan senton pri tio. Parolante pri bazaj instalaĵoj kaj serva nivelo de Shaoshan, li diris:

"Antaŭe ni havis neniun hotelon kun la nivelo tristela, nun jam havas kelkajn. Niaj servaj instalaĵoj kaj akcepta nivelo multe altiĝis ol antaŭe."

Laŭ konigo, antaŭ 3 jaroj, la ĉina centra registaro asignis preskaŭ 300 milionojn da juanoj por subteni bazajn instalaĵojn de multaj rezoluciaj memorlokoj, inkluzive de Shaoshan. Per ĉi tiu ŝanco, Shaoshan faris plivastigon, rekonstruon de kupra-statua placo de Mao Zedong, antaŭa loĝejo de Mao Zedong, muzeo de Mao Zedong kaj aliaj vidindaĵoj, pliigis multajn novajn vidindaĵojn kaj samtempe perfektigis lokajn bazajn instalaĵojn.

Sinjoro Zhang vojaĝis en 2002 kaj 2003, en la jaro 2007 li refoje venis tien. Li diris, ke ĉiufoje veninte tien li trovis novajn ŝanĝiĝojn.

"Antaŭe ĉe la kupra-statua placo de Mao Zedong, sidis merkato, tial la loko estis malorda, sed nun malaperis la merkato kaj troviĝas tiel multaj restoracioj."

Disvolvante "ruĝan turismon", la loka registaro atentas protektadon al vidindaĵoj kaj medio kaj forte tenas la ekologion de pura akvo, blua ĉielo, verda montaro kaj verda tero. Sur ĉi tiu bazo, Shaoshan disvolvis verdan ekologian turismon kaj ekspluatis amuzajn kampojn. Cetere, Shaoshan gvidis lokajn kamparanojn disvolvi trajtan turisman servadon.

Hotelo Mingwang estas tri-stela hotelo. Mastro de la hotelo sinjoro Xu Shifeng diris al la raportisto, ke lia hotelo havas 16 ĉambrojn kaj 40 homoj povas nokti, la skalo estas malgranda, sed la hotelo estas bonvenigata de turistoj.

"Ni mem plantas legomojn en ĝardeno kaj kuiris ilin al gastoj. Ni jam publikigis niajn informojn sur la retejo, tial ofte gastoj telefonas al ni kaj demandas pri loĝejo kaj manĝo. Antaŭe, mi laboris pri transporto de pasaĝeroj, ĉiujara enspezo estis preskaŭ 80 mil juanoj. Nun ni administras la hotelon kaj la jara enspezo atingis 200 mil juanojn."

Loka oficisto Mao Yushi konigis, ke la nombro de turistoj, venintaj al Shaoshan, pliiĝis ĝis 3,1 milionoj da homfojoj de pli ol 2 milionoj en la jaro 2003, ankaŭ loka pokapa enspezo superis 8 mil juanojn, sed en 2003 ĝi estis pli ol 5 mil juanoj.

Li ankaŭ sciigis al la raportisto, ke shaoshan-anoj ne kontentis pri la nuna atingo, ili jam registris markon "Shaoshan" kaj kunlaboros kun hejmlokoj de aliaj gvidantoj por krei linion de ĉina "ruĝa turismo".


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto