Vizitu Forumon

Liaoning akcelis pliigon de enspezo de kamparanoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Karaj aŭskultantoj, ĉina nordorienta provinco Liaoning disvolvis multajn negocojn kaj fortigis lokan ekonomion, pro tio enspezo de kamparanoj grandmezure altiĝis kaj kamparanoj havas pli da laboraj vojoj. Nun, diverslokaj registaroj de la provinco Liaoning serĉas pli multajn kaj pli bonajn manierojn por pliigi enspezon de kamparanoj. Hodiaŭ ni konigos al vi staton de ĉi tiu flanko.

La gubernio Faku en la nordo de Liaoning fondis ekonomian kaj teknikan ekspluatejon en 2001. Pri lokaj klimato kaj grunda trajto, la ekspluatejo ne nur grandaree plantis ekonomiajn plantaĵojn, sed ankaŭ varbis komercistojn, enkondukis kapitalojn kaj fondis amason da prilaboraj fabrikoj de agrikulturaj produktoj kaj fabrikoj de ceramikaĵoj, produktoj estas vendataj al fremdaj landoj. La ekonomia disvolvo ne nur pliigis enspezon de kamparanoj, sed ankaŭ ŝanĝis lokan agrikulturan produktan manieron kaj plivastigis enspezan vojon de lokaj kamparanoj.

Ĉe laborejo de plankaj brikoj en la ekspluatejo, 38-jaraĝa kamparano He Lixin diris al raportisto, ke liaj gepatroj kulturas grenojn, dum li kaj lia edzino laboras en fabriko de ceramikaĵoj.

"Nun, la gubernio Faku varbas komercistojn kaj enkondukas kapitalojn, komercistoj venis, tre oportune ni laboras. Enspezo estas ege alta ol el terkulturo, per terkulturo ni akiras nur 6 mil juanojn en unu jaro, nia monata enspezo superas 2 mil juanojn en la fabriko."

Peza industrio ĉiam estas la ĉefa industrio de Liaoning. En la lastaj jaroj, por realigi stabilan kaj harmonian disvolvon de industrio kaj agrikulturo, la registaro de Liaoning stimulis disvolvon de multaj ekonomiaj manieroj. En la lastaj jaroj, vilaĝo Dalishu ĝuste riĉigis kamparanojn per marŝigo sur la vojo de kolektiva ekonomio.

Montetaro estas ĉefa topografio de la vilaĝo Dalishu kaj natura medio estas malbona. Sed, gvidate de sekretario de vilaĝa sekcio Mao Fengmei, dalishu-anoj ŝanĝis montetaron kiel fruktarbejon je 1,8 mil hektaroj, en printempo kaj somero oni povas spekti florojn, en aŭtuno oni povas pluki fruktojn, ĉiujare amaso da turistoj venis al Dalishu. Por pliigi enspezon, la vilaĝo konstruis restoraciojn, hotelojn, korbopilkejon kaj filman urbon. Cetere, la vilaĝo establis bazon de tradiciaj ĉinaj medikamentoj kaj kemisterkan fabrikon. Ankaŭ entrepreno pri aŭtaj pecoj kaj komerca merkato naskiĝis. Ĉi tiuj programoj alportis grandan enspezon al vilaĝanoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto