Vizitu Forumon

Liaoning akcelis pliigon de enspezo de kamparanoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

Nun, pli ol 400 familioj de Dalishu loĝas en domego kun nacia trajto, ankaŭ pli ol 40 aĉetis aŭtomobilojn. Sinjoro Li Qingzhong estas unu el ili. Parolante pri ŝanĝiĝo de vivo, alportita de disvolvo de kolektiva ekonomio. Li diris:

"Nia familio havas 6 homojn, ĉiujara pokapa enspezo estas preskaŭ 30 mil juanoj, ĉefe el plantado de tradiciaj ĉinaj drogherboj. Ni havas teron je 4 hektaroj, komence plantis legomojn kaj fruktarbojn, poste plantas tradiciajn ĉinajn drogherbojn. Nun ni marŝas sur la vojo de riĉigo, ni havas aŭtomobilon kaj domegon."

Per plantado de tradiciaj ĉinaj drogherboj, Li Qingzhong riĉiĝis. Vilaĝano Guan Xin plibonigis sian vivon kaj grandmezure altigis enspezon per transporto. Guan Xin diris:

"Nia familio havas 4 homojn, ĉiujara pokapa enspezo superas 20 mil juanojn. Ni havas kelkajn baskulkestajn aŭtojn por transporto, enspezo estas bona."

Guan Xin diris, ke la 17-a Tutlanda Popola Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis pli da politikoj favoraj al kamparanoj, ŝi plenas de fido al la estonta vivo.

Respondeculo de la vilaĝo Dalishu sinjoro Mao Fengmei opiniis, ke disvolvo de kolektiva ekonomio estas la grava riĉiga vojo.

"Mi sentas, ke disvolvo de kolektiva ekonomio, precipe vilaĝnivela ekonomio estas plej grava. Mi konvinkiĝas, ke la estonteco estos pli bela, ni celas, ke la vivo de vilaĝanoj estu pli bona ol tiu de urbanoj."

Mao Fengmei diris, ke en la lastaj jaroj la lando klinis politikojn al agrikulturo kaj pliigis investon ĉiflanke. La 17-a Tutlanda Popola Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio elmetis multajn politikojn por pluapaŝe subteni kamparan disvolvon, li kaj vilaĝanoj tre ĝojas, esperas, ke la politikoj povos esti realigataj por praktike solvi problemojn plej atentatajn de kamparanoj.

"Post la 17-a Tutlanda Popola Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, nia lando havas orientilojn kaj politikojn en la flanko de agrikultura disvolvo, la ŝlosila punkto estas plenumo, ĝi estas plej grava."

Mao Fengmei esperis, ke la registaro donos pli da favoroj al kamparanoj en agrikultura produktado por ke ĉinaj kamparanoj pli multe ĝuu fruktojn de ekonomia kreskado.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto