Vizitu Forumon

Ĉina kunlaboranto de produktado de naveda aviadilo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:48

Pro ĉi tiuj konsideroj, antaŭ 6 jaroj brazila aviada korporacio kaj ĉina harbin-aviadila produkta grupo subskribis interkonsenton, de tiam malfermiĝis inaŭguro de unua historia kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo pri fabrikado de naveda aviadilo. Komence, sinjoro Roberto Rossi de Souza opiniis, ke la urĝa problemo ĝuste estas kunigo de du diferencnaciaj talentuloj kaj fari el ili solidarecajn kaj kunlaborajn membrojn de la korporacio. La unua paŝo de la korporacio estis intensiva instruado de angla lingvo al laborantoj.

"Mi pensis, ke la komenca problemo estas la lingva problemo, nome kiel oni solvu interfluan lingvon inter dulandaj laborantoj. En nia korporacio, la angla lingvo estas la dua lingvo de brazilanoj kaj ĉinoj. Tial, nia korporacio ĉiam atentas levitiĝon en angla lingvo. En nia korporacio ni liveris kurson de angla lingvo kaj instalis klasĉambron de angla lingvo al laborantoj, tio akiris bonan efikon. Nun ni povas interflui kun plej multaj laborantoj per la angla lingvo."

Poste, sinjoro Roberto Rossi de Souza faris multajn laborojn por konstrui entreprenan kulturon.

"Komence, ni trovis kulturan diferencon inter ĉinoj kaj brazilanoj, inkluzive de kunlabora kulturo kaj persona kulturo. Tial ni invitis specialistojn el Brazilo kaj faris analizon pri la loka kulturo, sur ĉi tiu bazo ni establis korporacian valor-koncepton. Per ĝuo de sama valor-koncepto, ni povas establi bonajn kunlaborajn rilatojn inter brazilanoj kaj ĉinoj kaj akiri esperitajn teknikajn fruktojn. En ĉi tiu valor-koncepto, ni nune emfazis respekton al homoj kaj al diferencaj kulturaj fonoj, precipe emfazis atenti kvaliton kaj sekurecon de niaj produktoj."

Per establigo de komunaj valor-koncepto kaj entreprena kulturo inter brazilaj kaj ĉinaj laborantoj, la korporacio laŭgrade marŝis sur ĝustan trakon. En ĉi tiu procezo, ankaŭ teknika nivelo de ĉinaj laborantoj rapide altiĝis. De munto de la unua pasaĝera aviadilo ERJ145 en la dua duono de 2003 ĝis fino de la 5-a aviadilo en la fino de 2004, la meznombro de teknikaj laborantoj de brazila aviada korporacio, kiuj partoprenis en munto, malpliiĝs de 54 je 6. En ĉi tiu procezo, ne nur progresintaj teknikoj, sed ankaŭ administra maniero kaj administra koncepto de la brazila aviadila korporacio alportis tutnovan administran modelon al ĉinaj fakuloj, kiuj ĵus eniris en la kampon. Pri tio, vicĝenerala direktoro Jiang Da diris:

"Per ĉi tiu programo, ni lernis multajn aferojn. Ekzemple, ĉi tiu internacia programo rilatas al tutmonda varotransporta administrado, la programo ERJ145 havas 670 provizantojn, la nombro de provizantoj, rekte rilatantaj al totala munto en Usono, Eŭropo kaj Suda Ameriko, superis 200. Produkta linio de la programo estis desegnita laŭ koncepto de la brazila korporacio, ĝi estas prompte administra linio.

Ĝis nun, Aviadila Industria Limigita Korporacio, Embraer, Harbino, laŭ kontrakto provizis preskaŭ 20 aviadilojn al ĉinaj diversaj aviadaj korporacioj. Sinjoro Roberto Rossi de Souza estas kontenta pri ĉi tia atingo, li ankaŭ estas optimista pri perspektivo de kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio sur la aviada kampo.

"Nia kunlaboro tre sukcesis, ĉiuj laboroj kaj taskoj funkciis en tre glata stato, ni tre klare sciis, ke en la premiso de ĉina granda merkato kaj rapida evoluigo, ni havas belan perspektivon. Samtempe mi opiniis, ke ni trovis ĝustan kunlaboran partneron."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto