Vizitu Forumon

Rakonto pri utiligo de vento-energio en gubernio Tongyu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:34

La kantanta knabino nomiĝas Bai Xue (signifas neĝon) kaj aĝas 12 jarojn. La kanto estas "infanoj de akva vilaĝo", sed la knabino neniam vidis riveron kaj floron. Ŝi scias, ke akvo estas plej rara. La familio de Baixue loĝas en la okcidento de la gubernio Tongyu en la ĉina nordorienta provinco Jilin ĉe la dezertiga bendo de la stepo Keerqin. Pro la geografia situo, ĉi tie sunbrila daŭro estas longa, pluvo ege malofta kaj ĉiam ventegas, senbrida ŝtormo ofte volvas sablon kaj batas homojn ĉi tie. La knabino Bai Xue havas la vizaĝon tute ne konforman al ŝiaj aĝo kaj nomo, la vizaĝo estas bruna kaj aspra. Lokanoj diris, ke ĉi tie ventegas de printempo ĝis vintro.

Ventego puŝas sablon, kiel martajdo laŭpaŝe proksimiĝas al okcidento de la vilaĝo, kie la familio de Bai Xue sidas. En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento la vilaĝo Chuangyetun estis tute ensabligita sub duno. Post 40 jaroj, domoj de pli ol 40 familioj, inkluzive de tiu de la familio de Bai Xue, laŭgrade estis ensabligitaj, homoj devigite moviĝis al la oriento de la vilaĝo, kies tereno estas relative alta.

La gubernio Tongyu apartenas al ŝtataj malriĉaj gubernioj. Pro la malbona natura kondiĉo, kamparanoj ofte ne akiris rikolton post unujara peniga laboro, la tutgubernia pokapa enspezo estas multe pli malalta ol la minimuma malriĉeco, difinita de la ŝtato. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, oficisto de UNESKO opiniis, ke ĉi tie estas unu el la lokoj, kiuj plej maltaŭgas por loĝado.

En multaj jaroj, ventego kaj sablo ĝenis tongyu-anojn. Ĉiujare la gubernia registaro investis al protekta forstumado, sed la rapideco de ventega kaj sabla antaŭenpuŝo ĉiam estas pli rapida ol tiu de kresko de arbidoj kaj grandskala forstumo estas tre malfacila por la malriĉa gubernio. Pro la malbona medio kaj peniga vivo, homoj ĉi tie ofte ĝemas pri la fatala malboneco, sed neniam ŝancelis esperon al posteuloj kaj soifon al estonta bela vivo.

Ankaŭ ĝenerala inĝeniero de la gubernia kampara elektro-proviza oficejo Gu Tiezheng naskiĝis kaj kreskis kun la ventego. De la infaneco, Gu Tiezheng lernis diligente, fininte sian lernadon en universitato li revenis hejmen. La brileco de la ekstera mondo kaj la hejmloka malriĉeco formis fortan kontraston, tio ofte igis la filon de kamparano havi misian senton, li volis fari ion por la hejmloko.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto